*tio

*tio

Montra pronomo signifanta „io, kion mi nun vidas antaŭ mi aŭ pri kio mi nun parolas; tiu afero, tiu aĵo, tiu objekto, tiu ideo“: tio, kion vi nun vidas, estas la luno, kaj tio, kio subiris, estis la suno [1]; tio ĉi estis feino [2]; de kie tio ĉi venas [3]? kion tio signifas [4]? ekzistas personoj, kiuj tion ne komprenas [5]; tio ĉi estas […] la ĉefa celo de niaj kongresoj [6]; li [ne] similas nun al tio, kio li antaŭe estis Hamlet ; tio, kion vi rakontas, estas bela [7]; lia edzino rakontis al li tion, kio okazis [8]; ĉu tio estas vi, mia filo [9]? tio ĉi estas mia […] opinio [10]; tio estas bovinoj, kiuj blekas [11]; tio estas ili, kiuj parolis al Faraono [12]; tio estis la vortoj, per kiuj [li] finis Marta ; tio ĉi estis la unua fojo [13]; kion vi promesis, tion plenumu [14]; mi volis atentigi vin pri tio, ke en nia afero ĉio povas esti atingita nur per harmonio kaj konstanteco [15]; la esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu [16]; la danĝereco de ilia atako konsistis en tio, ke […] ĝi estis kaŝite preparita [17]; la dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni […] estas malbonaj patriotoj [18]; ni memoru pri tio, ke niaj kongresoj estas […] antaŭparolo por la historio de la estonta interfratigita homaro [19]; ĉio dependas de tio, kiel oni ian aferon konsideras [20]; konforme al tio kiel mi ordonis al vi [21]. SIN:kio3, ĝiVD:esti3
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Neĝulo
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 23
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 25:37
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:24
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 6:27
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 5:4
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
20. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 31:11
angle:
that (pronoun) ~ ĉi: this (pronoun).
beloruse:
тое ~ ĉi: гэтае.
ĉeĥe:
to
france:
ça, ce (cela), cela ~ ĉi: ceci.
germane:
das (Dem.-Pron.) ~ ĉi: das hier.
hungare:
az ~ ĉi: ez.
indonezie:
itu ~ ĉi: ini.
japane:
それ, あれ, そのこと, あのこと
kurde:
~ ĉi: ew.
nederlande:
dat ~ ĉi: dit.
nepale:
कि
pole:
tamto, ów ~ ĉi: to.
rumane:
aceasta, asta, acest lucru
ruse:
то, это ~ ĉi: это.
slovake:
to ~ ĉi: toto.
tibete:
ཕ་གི་
ukraine:
це, то, те
volapuke:
osat, atos

administraj notoj