taŝ/o NeoGlo NePiv [1]
taŝo
(malofte)
- Ujo destinita por kunportado de negrandaj objektoj, kutime kun fermilo kaj unu aŭ pluraj teniloj (aŭ kroĉiloj, rimenoj aŭ alispecaj fiksiloj ĉe la zono ktp): teko, tornistro, mansako, monujo estas specoj de la ĝenerala nocio taŝo; plaĝa taŝo (kian oni kunportas sur plaĝon); lernejana taŝo; ho ve, mia taŝo perdis sian elegantan formon kaj nun pendas kiel sako!
- angle:
- bag
- beloruse:
- торба, сумка
- bulgare:
- чанта
- ĉeĥe:
- taška, kabela
- france:
- sac, poche
- germane:
- Tasche lernejana ~o: Mappe, Schulmappe, Schulranzen.
- hispane:
- riñonera, faltriquera lernejana ~o: mochila.
- pole:
- torba
- ruse:
- сума, сумка plaĝa ~o: пляжная сумка. lernejana ~o: школьная сумка.
- turke:
- çanta, zembil lernejana ~o: öğrenci çantası.
aĉettaŝo
- Iom granda kaj fortika taŝo kiun oni kunprenas vizitonte vendejon kaj uzas por transporti aĉetaĵojn.
- angle:
- shopping bag
- beloruse:
- гаспадарчая сумка, сумка для пакупак
- france:
- cabat
- germane:
- Markttasche, Einkaufstasche
- hispane:
- carro de la compra
- ruse:
- хозяйственная сумка
seltaŝo
- Taŝo kiun oni fiksas ĉe la selo ĉevala aŭ bicikla.
- angle:
- saddle-bag
- france:
- sacoche
- hispane:
- alforja, cesto
- ruse:
- перемётная сумка, подседельная сумка
1.
Karolo Pič: La Litomiŝla Tombejo, 1981, p. 273