1taktik/o JED

taktiko

1.
MIL Arto aranĝi kaj utiligi armeojn sur batalkampo: la aliancoj, taktikoj kaj kolizioj inter la diversaj gentoj, iliaj estroj kaj armeoj, enpensigas paralelaĵojn niatere [1]; [ili] kritikas la taktikon de Hanibalo [2]. VD:manovro, strategio
2.
(figure) Lerta apliko de siaj rimedoj celanta sukceson: ni enirigis kvar anstataŭantojn kaj ordonis nian teamon ŝanĝi la taktikon, tiam ni sukcesis enpafi tri golojn antaŭ la paŭzo [3]; Juliino komprenis, ke estas neutile provi diskutadon kun tiu malfeliĉulino, kiun frenezigis la ĵaluzeco: do ŝi ŝanĝis sian taktikon [4]; anstataŭ vin defendi, rebati per kontraŭakuzo! bonega taktiko [5]! VD:procedo
1. Familio Macgill: June, nejune, pretertempe, Monato, 2001:7, p. 26a
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
5. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 19. Unu Orienten, Alia Okcidenten.
angle:
tactics
beloruse:
тактыка
bulgare:
тактика
ĉeĥe:
taktika
ĉine:
战术 [zhànshù], 戰術 [zhànshù]
france:
tactique
germane:
Taktik
hispane:
táctica
hungare:
1. harcászat 2. taktika
itale:
tattica
japane:
戦術 [せんじゅつ], 用兵 [ようへい], 駆け引き [かけひき], 策略 [さくりゃく], 術策 [じゅっさく]
katalune:
tàctica
nederlande:
tactiek
perse:
تاکتیک، راهکار
pole:
taktyka
portugale:
tática
ruse:
тактика
slovake:
taktika
svede:
taktik
ukraine:
тактика

taktikisto, taktikulo

Iu, kiu spertas pri apliko de taktiko por atingi celon: ŝi sentis sin ŝancelita, lerta taktikisto, Viktoro sciis profiti tiun negravan venketon [6]; sed ne tiel agis taktikulo Gerhardo, li deklaris, ke li perdis konfidon […] de la propra partio kaj pro tio postulas konfidon de la federacia parlamento [7].
6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina
7. Monato, Stefan Maul: Du mil kvin, 2005
angle:
tactician
france:
tacticien
germane:
Taktiker
ruse:
тактик

salamotaktiko

POL Metodo atingi politikan celon per malgrandaj paŝoj, kvazaŭ fortranĉante de salamo, tranĉaĵon post tranĉaĵo: la esprimo salamotaktiko revenas al hungara szalámitaktika ekuzita de Zoltán Pfeiffer post la elektoj de 1947; li estis majstro de la arto de salamo-taktiko […] li iom post iom montris, kial la tribo ne povis ne militi, li parolis pri devo, pri rajto, pri neceso [8].
8. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
angle:
salami slicing tactics
germane:
Salamitaktik
ruse:
тактика салями

administraj notoj