*sup/o UV

*supo

KUI Flua manĝaĵo konsistanta el akvo aŭ lakto kaj diversaj aldonaĵoj (ekz-e legomoj, greno, viandon): hordea supo [1]; starigu la grandan kaldronon kaj kuiru supon por la profetidoj [2]; akva supo, spicita per pipro kaj ranca oleo [3]; doni al la malsanuloj avenan supon [4]; kamparanoj […] manĝis lardan supon [5]; mi metis […] spinacoŝinkan supon [6]; lento-supo [7]; inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo (la esperitaĵo ne efektiviĝas) PrV . VD:brogaĵo, buljono, unupotaĵo
angle:
soup
beloruse:
суп, поліўка
bulgare:
супа
ĉeĥe:
polévka
ĉine:
汤 [tāng]
france:
potage, soupe
germane:
Suppe hordea ~o: Graupensuppe, Gräupchen.
hebree:
מרק
hispane:
sopa
hungare:
leves
indonezie:
sup
japane:
スープ [すーぷ]
kroate:
juha
nederlande:
soep
pole:
zupa
ruse:
суп, похлёбка
slovake:
polievka
svede:
soppa
tibete:
ཐུག་པ་
turke:
çorba
ukraine:
суп, юшка

supujo

Ordinare iom dika vazo kun kovrilo, en kiu oni tenas supon: fajencaj supujoj kaj pladoj [8]; lasante fali la supplenan supujon [9]; sur la tablo apud negranda globforma samovaro staris supujo kun malvarma brasiksupo [10].
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekdua
10. A. Ĉeĥov, trad. A. Korĵenkov: Sveda alumeto, 2004-2010
angle:
tureen
beloruse:
супніца
france:
soupière
germane:
Suppenschüssel, Terrine
japane:
スープばち [すーぷばち]
pole:
waza

administraj notoj