2subjektiv/a PV

subjektiva

1.
Sentata, pensata, decidata de individuo, eventuale arbitre, laŭ propra plaĉo: efektive la subjektivaj simptomoj pleje estas tiel karakteraj, ke el ili oni facile povas meti la diagnozon de kronika kataro [1]; tiurilate lia subjektiva penso harmonie akordis kun la objektive formiĝantaj kondiĉoj [2]; ŝi estas partia, subjektiva [3]; ne temis pri subjektiva antaŭjuĝo, tion pruvis Lejla Gorazdo en la kvin unuaj minutoj da babilo [4]; estas bedaŭrinde ne publikigi la respondojn, ĉar, kiel ajn subjektivaj ili estas, ili povas interesi pli ol unuopulon [5]; miksi subjektivan juĝon kun objektiva priskribo [6]; perfekta objektiveco ne eblas, ĉar ĉiu homa verko iel tiel estas subjektiva [7]. ANT:neŭtrala, objektiva
2.
(evitinde) Nur mensa, nur psika, subjekta.
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
3. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 18
4. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 5
5. Claude Piron: La bona lingvo, 1. Enkonduke
6. Claude Piron: La bona lingvo, 5. La Arto De Vortfarado
7. S. Maul: El verva vivo ĵurnalista, 2005
angle:
1. subjective
beloruse:
1. суб'ектыўны 2. (чыста) разумовы
bulgare:
1. субективен
ĉeĥe:
osobní, subjektivní, zaujatý
ĉine:
1. 主觀 [zhǔguān], 主观 [zhǔguān]
france:
1. subjectif
germane:
1. subjektiv, einseitig, eingebildet
hungare:
1. szubjektív, egyéni, magán-, egyoldalú, elfogult 2. szubjektív, alanyi
japane:
主観的な [しゅかんてきな], 個人的な [こじんてきな], 主体的な [しゅたいてきな]
nederlande:
1. subjectief, eenzijdig 2. als subject (ontr.)
pole:
subiektywny, podmiotowy
ruse:
субъективный
slovake:
osobný, subjektívny
ukraine:
суб’єктивний

subjektivismo

FIL Vidpunkto, kiu gravigas precipe la subjektivajn impresojn, sentadojn de homa menso, kontraste al pozitivismo: ĉiu homa scio estas priŝarĝita per subjektivismo, la mia ankaŭ [8]; la aktuala disvastiĝanta kontrasto pri la esenco de la ŝtata laikeco sin konstituas kiel formo de relativista subjektivismo, laŭ kiu ne ekzistas etika objektiva ordo, „natura“, kiel regulilo de la homa agado, sed nur la subjektiva volo de la individuoj [9].
8. J. Zielonka: Predikoj en Kromieĵiŝ 2002, [vidita en 2015]
9. Monato, Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco, 2006
beloruse:
суб’ектывізм
ĉine:
主觀主義 [zhǔguānzhǔyì], 主观主义 [zhǔguānzhǔyì]
france:
subjectivisme
germane:
Subjektivismus
japane:
主観主義 [しゅかんしゅぎ], 主観論 [しゅかんろん]
pole:
subiektywizm
ukraine:
суб’єктивізм

administraj notoj