subaltern/a PV

subalterna

Dependanta de superulo kaj devigata obei ties ordonojn; subordigita: instituto metinta fundamentojn por la moderna instrusistemo subalterna al la ŝtato [1]; subalterna konscio [2].
beloruse:
падпарадкаваны, падначалены
ĉeĥe:
podřízený (adj.), subalterní
ĉine:
下級 [xiàjí], 下级 [xiàjí], 次級 [cìjí], 次级 [cìjí], 第二位 [dìèrwèi], 下层 [xiàcéng], 下層 [xiàcéng], 裨 [pí]
france:
subalterne
germane:
subaltern, untergeordnet
hungare:
alárendelt, beosztott
japane:
下位の [かいの], 下級の [かきゅうの]
nederlande:
ondergeschikt
perse:
زیردست
pole:
poddany, podwładny, zależny
ruse:
подчинённый
slovake:
nesamostatný, podriadený
ukraine:
підлеглий, нижчий

subalternulo

Subulo: ŝi plu parolis, apogante sin sur nomojn de subalternuloj, kiujn ŝi, pro cirkonstancoj, superregis [3]. kiaj meditoj pasis en la kapo de la generalo antaŭ ol li eniris en la domon de sia subalternulo [4].
3. S. Larbar: Karuseloj, 1987
4. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Penetrante en la profundon de la homanimo, 2004
beloruse:
падначалены (наз.)
ĉeĥe:
podřízená osoba, podřízený
france:
inférieur (personne), subalterne (personne), subordonné (personne)
germane:
Untergebener
hungare:
alárendelt, beosztott
japane:
部下 [ぶか], 下役 [したやく]
nederlande:
ondergeschikte
pole:
subaltern, poddany
ruse:
подчинённый (сущ.)
slovake:
podriadený
ukraine:
підлеглий (ім.)

administraj notoj