tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl pl ru sk

2spektr/o PV

spektro  

1.  
FIZ Vico da diversaj koloraj strioj, rezultanta el malkompono de lumo per prismosimila objekto: en la spektro de iu stelo ni vidas multajn nigrajn liniojn [1].
2.  
Sonspektro, frekvencaro de sono: kiam la sona spektro estas plata, ĝi estas nomata blanka bruo [2].
3.  
MATMatVort (de endomorfio en vektora spaco) La aro de ĝiaj ajgenoj.
4.  
(figure) Serio de aĵoj ordigeblaj inter du ekstremoj; kun milo da membroj reprezentantaj buntan idean spektron SAT tamen vigligus kaj pliriĉigus la pejzaĝon de Esperanto [3]. VD:sortimento
5.  
(arkaismo) (evitinde) =fantomo la junulo trian fojon kriis al li, kaj ĉar ankaŭ tio ne efikis, li alkuris la spektron kaj faligis ĝin laŭ la ŝtuparo [4].
6.
(arkaismo) (evitinde) (figure) Homo granda, maldika kaj malgrasa.

Rim.: La arkaikaj kaj neinternaciaj sencoj spektro5 kaj spektro6 ne plu aperas en la PIV-oj kaj estas nepre evitindaj.

tradukoj

anglaj

~o 1.: spectrum; ~o 2.: spectrum; ~o 3.: spectrum; ~o 4.: spectrum; ~o 5.: specter (usone), spectre (brite).

belorusaj

~o 1.: спэктар; ~o 3.: спэктар.

ĉeĥaj

~o: mnohost, spektrum, šíře výběru.

francaj

~o 4.: éventail (de valeurs, opinions...); ~o: spectre.

germanaj

~o 1.: Spektrum; ~o 3.: Spektrum; ~o 5.: Gespenst, Geist, Spukgestalt, Phantom, Scheinbild, Trugbild; ~o 6.: Bohnenstange, langer Lulatsch.

hispanaj

~o: espectro.

hungaraj

~o 1.: színkép, spektrum; ~o 3.: spektrum; ~o 5.: kísértet; ~o 6.: hórihorgas, langaléta.

katalunaj

~o 3.: espectre; ~o 5.: espectre (fantasma).

nederlandaj

~o: spectrum.

polaj

~o 1.: spektrum, widmo optyczne, widmo spektroskopowe; ~o 2.: widmo akustyczne, widmo dźwięku; ~o 3.: spektrum, widmo; ~o 4.: spektrum, przekrój; ~o 5.: widmo.

rusaj

~o 1.: спектр; ~o 3.: спектр.

slovakaj

~o: mnohosť, spektrum, šírka výberu.

fontoj

1. Toni Breider: La Universo - Eksplodanta?, Homo kaj Kosmo, [vidita en 2009]
2. Vikipedio, artikolo „frekvenca spektro“, 2009-01-01
3. Komitatano Z: Ĉu SAT havas estontecon?, La Ondo de Esperanto, 2003:3 (101)
4. fratoj Grimm, trad. D. J. Harlow: Rakonto pri junulo, kiu ekvojaĝis por lerni, kio estas timo, [vidita en 2009]


ℛevo | datumprotekto | spektr.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.23 2016/02/28 18:10:27