slav/o PIV1

slavo

Ano de slavlingva nacio: germanoj kaj slavoj, naskitaj kaj loĝantaj en la sama regno, rigardas sin reciproke kiel fremdulojn [1]; slavoj ofte posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj aŭ romanoj [2]; kelkaj Slavoj komencis sian literaturan agadon nur post 1900, kaj, do, aperigis siajn verkojn samtempe kun la verkistoj de la franca skolo [3].
1. L. L. Zamenhof: Gentoj kaj Lingvo Internacia, 1911
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
angle:
Slav
beloruse:
славянін
bulgare:
славянин
ĉeĥe:
Slovan
ĉine:
斯拉夫人 [sīlāfūrén]
france:
Slave
germane:
Slawe
hispane:
eslavo
hungare:
szláv
japane:
スラブ人 [スラブじん]
katalune:
eslau
nederlande:
Slaaf
ruse:
славянин
slovake:
Slovan
ukraine:
слов’янин

slava

Rilata al slavoj, ilia historio kaj lingvoj: la slavofiloj, […] tiaj en la 4-a jardeko de la 19-a jarcento oni nomis en Rusujo la partianojn de l’ unuiĝo de ĉiuj slavaj popoloj [4]; li ankaŭ volis krei novan lingvon, kiu enhavus en si multajn vortojn slavajn [5]; Rask prezentis eksterordinare korektan komparan gramatikon de la gotaj, slavaj, litova, latina kaj greka lingvoj [6]; kelkaj esperantistoj pensas ke mi uzas en miaj verkoj stilon slavan [7].
4. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XII
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
7. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhof stilisto kaj kreinto de lingvoformoj
angle:
Slav
beloruse:
славянскі
bulgare:
славянски
ĉeĥe:
slovanský
ĉine:
斯拉夫 [sīlāfū], 斯拉夫語 [Sīlāfūyǔ], 斯拉夫语 [Sīlāfūyǔ]
france:
slave (adj.)
germane:
slawisch
hispane:
eslavo
hungare:
szláv
japane:
スラブの [すらぶの], スラブ風の [すらぶかぜの]
katalune:
eslau
nederlande:
Slavisch
ruse:
славянский
slovake:
slovanský
ukraine:
слов’янський

slavismo

LIN Slavlingva aparta dirmaniero: kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj ankaŭ el la lingvoj slavaj […], ili tamen estas ne slavismoj, sed esperantismoj, ĉar ili fariĝis parto de la lingvo [8].
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Resp. n-ro 149 (1906).
france:
slavisme
germane:
Slawismus
japane:
スラブ語法 [すらぶごほう], スラブ人気質 [すらぶにんきしち], スラブ主義 [すらぶしゅぎ]
nederlande:
slavisme

slavisto

Fakulo pri filologiaj, historiaj aŭ etnografiaj studoj de la slava mondo: mi estas slavisto […] mia intereskampo estis do ĉiam Orienteŭropo [9]; Aleksandr Duliĉenko, renoma lingvisto kaj slavisto distingita en 2005 per esplorpremio de la Fondaĵo Alexander-von-Humboldt [10]; Carsten Fledelius, kiu estas konata slavisto kaj respektata komentisto pri orienteŭropaj aferoj aperigis […] siajn personajn spertojn kaj impresojn pri Kaliningrad [11].
9. K. Tytgat: Epizodo 12 – Kristin Tytgat, tubaro, Esku, 2022-05
10. Reinaldo Marcelo Ferreira: Interlingvistiko por ĉiuj, Monato, 2007/06, p. 23
11. La Ondo de Esperanto, 2003, № 1
beloruse:
славіст
bulgare:
славист
ĉeĥe:
slavista
france:
slavisant, slaviste
germane:
Slawist
hispane:
eslavista
hungare:
szlavista
katalune:
eslavista
nederlande:
slavist
ruse:
славист
slovake:
slavista
ukraine:
славіст

tutslavismo PIV1

POL Kultura kaj politika movado celanta unuigi la slavojn, aktiva en la 18a kaj 19a jarcentoj.
angle:
Panslavism
beloruse:
панславізм
bulgare:
панславизъм
ĉeĥe:
panslavismus, všeslovanství
ĉine:
泛斯拉夫主义 [fànsīlāfūzhǔyì], 泛斯拉夫主義 [fànsīlāfūzhǔyì]
france:
panslavisme
germane:
Panslawismus
hispane:
paneslavismo
hungare:
pánszlávizmus
japane:
汎スラブ主義 [はんスラブしゅぎ]
katalune:
paneslavisme
nederlande:
panslavisme
ruse:
панслав(ян)изм
slovake:
panslavizmus, všeslovanstvo
ukraine:
панславізм

slava lingvo

LIN Lingvo apartenanta al la slava branĉo de la hindeŭropa lingvofamilio: la rusa, la pola, la bulgara, Slavono k.a.: estas vero, ke slavoj ofte posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj aŭ romanoj; sed tio ĉi venas ne de tio, ke la stilo en Esperanto estas slava, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas vortordon pli simplan kaj sekve ankaŭ pli proksiman al la vortordo en Esperanto [12].
12. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Resp. n-ro 1 (1906).
angle:
Slavic language
beloruse:
славянская мова
bulgare:
славянски език
ĉine:
斯拉夫語 [Sīlāfūyǔ], 斯拉夫语 [Sīlāfūyǔ]
france:
langue slave
germane:
slawische Sprache
hispane:
lengua eslava
hungare:
szláv nyelv
katalune:
llengua eslava
nederlande:
Slavische taal
ruse:
славянский язык

administraj notoj

tut~ismo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.