tradukoj:
be cs de en es fr hu it nl pl ru sk
*sentenc/o
*sentenco
↝
Mallonga frazo
enhavanta ĝeneralan moralan principon:
li eldiris tri mil sentencojn, kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin
[1];
viaj memorigoj estas sentencoj polvaj
[2];
Mi malfermos per sentenco mian buŝon, Mi eldiros enigmojn el tempo antikva
[3];
Sentencoj de Salomono
[4];
en li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi sonĝojn,
komentarii sentencojn, kaj malkaŝi kaŝitaĵojn
[5];
la scienculoj kaj saĝuloj disvolvis kiel fundamentan penson […], kiu
tiriĝis tra la tuta okazintaĵo, la sentencon: Amo donas vivon
[6]!
sur la randoj de la tomboŝtono videblas orumitaj skribaĵoj el Korano kaj kurtaj
instruaj sentencoj pri la agoj kaj eldiroj de profeto Mahometo (hadisoj)
[7];
estas konsole, ke ankoraŭ validas la biblia sentenco: „Neniu scias la tagon, la
horon”
[8].
aforismo,
devizo1,
maksimo,
moto.
proverbo
tradukoj
ĉeĥaj
~o:
poučný výrok, průpověď, rčení, sentence.
hungaraj
~o:
szentencia, bölcs mondás.
slovakaj
~o:
poučný výrok, sentencia, úslovie.
fontoj
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 4:322.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 13:123.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 78:24.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:15.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 5:126.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo7.
Monato, Anatoli Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo8.
Monato, Franz-Georg Rössler: Horobato, korobato
ℛevo |
datumprotekto |
senten.xml |
redakti... |
traduki... |
artikolversio:
1.19 2018/12/28 17:10:18