saŭr/o

saŭro

PALZOO
Fosilia reptilio: Gingko biloba […] unue floris antaŭ 350 milionoj da jaroj ― do, antaŭ la veraj arboj, pli frue ol la saŭroj, eĉ antaŭ ol la insektoj, rampis surtere [1]; [la] nekonata saŭro tuj ricevis labornomon en la latina lingvo [2]; kolekto da skeletoj kaj fosilioj de saŭroj [3]. SUP:dinosaŭro, iĥtiosaŭro
1. Máire NicAoidh: Ĝardenumi, Monato, 2000/04, p. 20
2. Monato, H. B. Welling: Nesuspektindaj flutistoj
3. Vikipedio, Kastelo Friedenstein (Gotha)
beloruse:
яшчар, -заўр
ĉine:
[xī]
france:
saurien
germane:
Saurier
pole:
jaszczur
ukraine:
ящірка, ящер

flugsaŭroj, flugosaŭroj

PALZOO Eksa ordo de flugaj reptilioj; pterosaŭroj (Pterosauria): kompare al la teksasaj flugsaŭroj, la ĵurasiaj el Solnhofen kaj Eichstätt estis nanoj: de pasera grandeco ĝis maksimume la grandeco de aglo [4].
4. J. Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio, Monato, 2008:5, p. 18a
beloruse:
птэразаўры
ĉine:
翼龍 [yìlóng], 翼龙 [yìlóng]
france:
ptérosaures
latinece:
Pterosauria
pole:
pterozaury, gady latające
ukraine:
птерозаври, літаючі ящери

administraj notoj

flug~oj, flugo~oj: Mankas dua fontindiko.