sangvin/a Z PV

sangvina

PSI Temperamento karakterizata per optimismo, gajemo, ekscitiĝemo, forta eksterigo kaj ŝanĝiĝemo de emocioj: vi diras ĝin mem, kaj vi ne estas sangvina [1]; malantaŭe (staris) pluraj mezaĝuloj kaj junaj snoboj, kvar sangvinaj nomadoj (...) [2].
1. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
2. J. Ribillard: Majstro M'saud kaj la kinarto, La nica literatura revuo, 2:6
angle:
sanguine
beloruse:
сангвінічны
ĉeĥe:
prudký, sangvinický, vznětlivý
ĉine:
爽朗的 [shuǎnglǎngde], 善感 [shàngǎn]
france:
sanguin (tempérament)
germane:
sanguinisch, temperamentvoll, heißblütig
hungare:
szangvinikjus, lobbanénykony, vérmes
japane:
陽気な [ようきな], 楽天的な [らくてんてきな], 多血質の [たちしちの]
nederlande:
sanguineus, temperamentvol, vurig
perse:
دموی، حرارتی مزاج، بشاش
pole:
sangwiniczny
portugale:
sangüíneo
ruse:
сангвинический
slovake:
prudký, sangvinický, vznetlivý
ukraine:
санґвінічний

sangvinulo

Homo havanta sangvinan temperamenton: enirinte sian kabineton li trovis tie la bofraton, sanan sangvinulon, kiu estis mem malpakanta sian valizon [3].
3. L. Tolstoj, trad. V. Melnikov: La morto de Ivan Iljiĉ, 1997
beloruse:
сангвінік
ĉeĥe:
prudký čl., sangvinik
ĉine:
爽朗的人 [shuǎnglǎngderén]
germane:
Sanguiniker
pole:
sangwinik
ruse:
сангвиник
slovake:
prudký človek, sangvinik
ukraine:
санґвінік

administraj notoj