*redaktor/o

*redaktoro

Redaktisto aŭ redaktanto preparanta enhavon de gazeto, verko, elsendota programo: estas eldonataj miloj kaj dekmiloj da tiaj „neeblaj“ libroj, kaj tamen neniu el la redaktoroj estas mirindaĵisto DL ; redaktoro de sveda gazeto trovis, ke nia lingvo havas karakteron tro italan [1]; turnante sin al la redaktoro de la dirita gazeto en unu juĝa afero FK ; kunsido de murgazetaj redaktoroj Metrop ; la revuo, en kiu mia edzo estas kunlaboranto kaj parte ankaŭ kunredaktoro, ĝuste bezonis personon, kiu scias desegni Marta ; dekomence ni havis rubrik-redaktorojn por poezio, infanoj kaj kuir-receptoj[2].
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
2. Stefan Maul: Redakto-laboro, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 5a
angle:
editor
beloruse:
рэдактар (прафэсія)
france:
rédacteur (journaliste)
germane:
Redakteur
hispane:
redactor
hungare:
szerkesztő
japane:
編集者 [へんしゅうしゃ]
katalune:
redactor
nederlande:
redacteur
perse:
نگارنده، مؤلف
pole:
redaktor
rumane:
redactor
ruse:
редактор
ukraine:
редактор

ĉefredaktoro

Estro de redakcio, respondeca pri la enhavo de tuta verko, gazeto aŭ programo: la ĉefredaktoro kune kun la redaktoro respondecas pri la interna strukturo kaj redaktado de la tuta verko, la teknika redaktoro (kp kompostisto) estas respondeca pri la teknikaj aranĝoj kaj ilustraĵoj, kaj la kompilintoj de la indeksoj pri siaj respektivaj partoj EeP ; mi ne plu eltenis kaj por pluraj jaroj devis rezigni pri la posteno de ĉefredaktoro [3]. VD:eldonisto
3. Stefan Maul: Redakto-laboro, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 5a
angle:
editor in chief
beloruse:
галоўны рэдактар
france:
rédacteur en chef
germane:
Chefredakteur
hispane:
jefe de redacción, redactor jefe
hungare:
főszerkesztő
japane:
編集長 [へんしゅうちょう]
katalune:
cap de redacció
nederlande:
hoofdredacteur
perse:
سردبیر
pole:
redaktor naczelny
rumane:
redactor-șef
ruse:
главный редактор

administraj notoj