2portik/o JED

portiko

ARKI Tegmentita galerio, subportata per kolonoj: Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono [1]; oni eniradis en la korton, ĉirkaŭitan de portikoj, apogitaj sur unuetaĝaj kolonoj [2]; en la portiko de la pordego staris du tabloj sur unu flanko kaj du tabloj sur la dua flanko, por buĉi sur ili la bruloferon, pekoferon, kaj kulpoferon [3]; la antaŭa parto de la portiko jam longe estis kovrita de densa arbetaĵo: nur la kapiteloj de la kolonoj superstaris la seninterrompan verdaĵon PatrojFiloj ; Tra la pordo oni eniradis en la korton, ĉirkaŭitan de portikoj, apogitaj sur unuetaĝaj kolonoj [4] → peristilo; Poncio Pilato eliris en la portikon inter la du aloj de la palaco de Herodo la Granda [5]. VD:arkadaro, pergolo, peristilo, porĉo, teraso1, verando
portiko kun kvar korintikaj kolonoj
CC BY-SA 4.0  [6]
Rim.: PIV2 ial jene malvastigis la taŭgan difinon el PIV1: „Porĉo kun alero, ekipita en ambaŭ flankoj per subtenaj kolonoj“. Tio malakordas kun la tradicio internacia kaj esperanta, kiel atestas la ĉi-supraj ekzemploj. [Sergio Pokrovskij]
beloruse:
порцік (галерэя)
ĉeĥe:
portikus
france:
galerie à colonnes, portique
germane:
Portikus
hungare:
portikusz, oszlopfolyosó, oszlopos előcsarnok
japane:
ポーチコ, 柱廊式玄関 [ちゅうろうしきげんかん]
katalune:
pòrtic
nederlande:
zuilengang, portiek
pole:
portyk
portugale:
pórtico, alpendre
rumane:
pronaos, portic
ruse:
портик
slovake:
galéria (stĺpová)
svede:
portik, pelarhall, täckt pelargång, kolonnprydd förhall
ukraine:
портик

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.