Parkinson/o

Parkinsono

PERS
Angle James Parkinson (1755—1824), kuracisto kaj paleontologo.
angle:
James Parkinson Parkinson
beloruse:
Паркінсан
ĉine:
帕金森 [Pàjīnsēn]
germane:
Parkinson
japane:
パーキンソン
nederlande:
Parkinson
pole:
Parkinson James
rumane:
Parkinson James
ukraine:
Паркінсон (англійський лікар)

parkinsona malsano, morbo parkinsona

MED
Malrapide progresanta nerva malsano de la cerbo, ĉe kio mortas la dopamin-produktantaj nervoĉeloj, kio malhelpas la movojn; la simptomoj estis detale priskribitaj de Parkinsono: ĉe la fino de sia vivo la papo dum plurjara suferado pro la parkinsona malsano […] estis mem handikapito [1]; alfa-sinukleino ludas gravan rolon en la ekesto kaj progreso de la parkinsona morbo [2]; la parkinsona morbo estas la plej ofta nervodegenera malsano en la mondo [3]; la pli aĝa frato asertis, ke li suferas pro parkinsona malsano kaj montris tremadon de la mano [4].
1. Stefan Maul: Vera homo, Monato, 2005/05, p. 7
2. Evgeni Georgiev: Ĉu vakcino ĉe la horizonto?, Monato, 2012/08, p. 26
3. Evgeni Georgiev: Ĉu vakcino ĉe la horizonto?, Monato, 2012/08, p. 26
4. Jomo Ipfelkofer: Justeco – sed por kiu?, Monato, 2018/05, p. 14
beloruse:
паркінсанізм, хвароба Паркінсана
ĉine:
巴金森氏症 [bājīnsēnshìzhèng], 帕金森氏症 [pàjīnsēnshìzhèng]
germane:
Parkinsonsche Krankheit, Morbus Parkinson
nederlande:
ziekte van Parkinson
pole:
choroba Parkinsona
rumane:
boala Parkinson
ukraine:
хвороба Паркінсона

administraj notoj

~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.