metatars/o

metatarso

ANA La kvin ostoj, kiuj formas la skeleton de la piedo inter la fingroj kaj la tarso ĉe la vertebruloj: ŝi informis pri frakturo de sia metatarso [1]; la malsupraj kruraj ostoj de ĉevalo korespondas al ostoj de homa mano aŭ piedo, kaj la ergotoj estas fakte la proksimaj sezamoidoj inter la kanonaj ostoj (nuna ekvivalento al homaj ostoj de metakarpo aŭ metatarso) kaj la proksimaj falangoj [2]. VD:metakarpeo.
angle:
metatarsal
beloruse:
плюсна, заступак
ĉine:
跖骨 [zhígǔ]
france:
métatarse
germane:
Mittelfuß
hispane:
metatarso
hungare:
lábközép
itale:
metatarso
japane:
中足 [ちゅうあし], 中足骨 [ちゅうそっこつ]
katalune:
metatars
nederlande:
middenvoetsbeenderen
pole:
śródstopie
portugale:
metatarso
ruse:
плюсна
ukraine:
зап’ясток, плесно, плюсно

administraj notoj