tradukoj: cs de es fr hu nl pt ru sk

likvid/o PV

likvido  

(arkaismo)
FON Sonanto produktata de spirblovo vibriganta la pinton [r] aŭ la flankajn randojn [l] de la lango, kiu kaviĝas por formi resonujon: en la ĉina ne ekzistas voĉaj konsonantoj krom likvidoj, kiel „r, l“ [1]. VD:plosivo, frikativo, nazalo, afrikato, HOM:likvido

Rim. 1: La nomo likvido kaj la per ĝi esprimita grupigo intertempe malaktualiĝis. La sonoj [r] kaj [l], kiuj estis la solaj apartenantaj al la likvidoj, estas hodiaŭ grupigitaj kaj nomitaj kiel ĉiuj aliaj konsonantoj, do laŭ ilia artikulacia loko (alveola) kaj la artikulacia maniero ([r] vibra, [l] flanke alproksima).
Rim. 2: La ĵargona terminformo likvido atestas pri lingva malzorgemo kaj nekompreno de la metaforo. Ĝi neniel rilatas al la fundamenta radiko likvidi, kaj estas ties ĝena homonimo. Ĝi neniel rilatas al likvoj. La ideon de la termino esprimas la germana „Fließlaut“ kaj la rusa „плавный согласный“ ‐ do, pli konvena esperantigo estas fluanto, flua konsonanto. [Sergio Pokrovskij]

tradukoj

ĉeĥaj

~o: likvida, planná souhláska, sonantní souhláska, sonorní souhláska.

francaj

~o: liquide (phonétique).

germanaj

~o: Liquide, Liquida, flüssige Laute.

hispanaj

~o: líquida.

hungaraj

~o: folyékony hang, likvida.

nederlandaj

~o: liquida, vloeiende letter.

portugalaj

~o: liquidação, liqüidação.

rusaj

~o: плавный согласный.

slovakaj

~o: likvidácia, odstránenie, vybavenie.

fontoj

1. Yamasaki S.: Transskribo de la ĉina, Monato, 1999:04, p. 20a


administraj notoj

pri ~o:
          Estas multaj skoloj kaj tradicioj en lingvoscienco, ankaŭ
          estas diversaj principoj de klasado. Krome, la terminon
          oni bezonas ne nur en klasado, sed en priskribo de diversaj
          praktikaj situacioj (ekz-e en priskribo de silabado aŭ
          vortodivida algoritmo), kie la nomado per artikulacia
          maniero aspektus ridinde.  Mi proponas forigi ĉi tiun
          rimarkon-1.  Ĝi ne estas arkaisma --- kvankam mi opinias ĝin
          EVItinda (vd mian rimarkon ĉi-sube).
          [Sergio Pokrovskij]
        

ℛevo | datumprotekto | likvid1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2018/03/04 11:10:15