*lentug/o Fab4

lentugo

1.
(komune) Efelido (Lentigo aestiva): longa kaj malgrasa, ruĝhara kaj plena de lentugoj, tia li estis [1]; se oni havis lentugojn, oni povis esti tute certaj, ke ili montriĝos kovrantaj la tutan nazon kaj buŝon [2]; virino, kun hararo preskaŭ ruĝa, kun sennombraj lentugoj, kiuj dum ĉiu sezono kovris ŝiajn brakojn kaj vizaĝon [3].
2.
MED Rufa, bruna (kelkfoje nigriĝanta), ne elstara haŭtmakulo, pli klarlima ol efelido kaj aperanta sur haŭto, ungoj aŭ mukozoj dum infanaĝo (Lentigo simplex, sin. Lentigo juvenilis) aŭ adoltaĝo (Lentigo solaris, sin. Lentigo senilis) sub la influo de sunlumo: lentugo aperas histologie kiel tropigmentiĝo de la baza tavolo de epidermo, rezultanta el granda multiĝo de la melanoĉeloj; liaj manoj estas lentugo-havaj, maljunulaj manoj [4].

lentugo maljuneca sur mandorso
CC BY-SA 4.0  [5]
Rim.: Pro ĝia etimologio, la termino lentugo historie havis la sencon de efelido. Tial, oni plu trovas tiun sencon en kelkaj malnovaj medicinaj vortaroj, aŭ en la komuna uzo de pluraj lingvoj, inkluzive Esperanton. Sed nuntempe tiu senco estas rezervata al la termino efelido, dum lentugo determinas lezon dermatologie kaj histologie ja malsaman [6]. [Alain Gérard, franca kuracisto]
SUP:nevuso
angle:
1. freckle 2. lentigo
beloruse:
1. рабацінка
bulgare:
1. луничка
ĉeĥe:
piha
ĉine:
1. 雀斑 [quèbān]
france:
1. éphélide, tache de rousseur 2. lentigo, lentigine
germane:
1. Sommersprosse 2. Leberfleck, Muttermal, Altersfleck
hispane:
1. peca
hungare:
1. szeplő
itale:
1. efelidi 2. lentiggine
japane:
そばかす
katalune:
1. piga
latinece:
1. Lentigo aestiva 2. Lentigo simplex 2. Lentigo juvenilis 2. Lentigo solaris 2. Lentigo senilis
nederlande:
1. sproet
pole:
1. pieg
portugale:
1. sarda
ruse:
1. веснушка
slovake:
peha
svede:
1. fräkne
ukraine:
ластовинка, піґментна пляма на шкірі

lentuga

1.
(komune) Efelidhava, havanta efelidojn sur la haŭto.
2.
MED Lentughava, havanta lentugojn sur la haŭto: liaj manoj estas grandaj kaj lentugaj de la sunabundo [7].
7. Gustav Sandgren, tr. Ferenc Szilágyi: Susuro de sekalo, Sveda novelaro
angle:
1. freckled
bulgare:
1. покриван с лунички
ĉeĥe:
pihovatý
france:
2. lentigineux
germane:
1. sommersprossig 2. leberfleckig, altersfleckig
hispane:
1. pecoso
katalune:
1. pigat
nederlande:
1. met sproeten
ruse:
1. веснушчатый
slovake:
pehavý
ukraine:
веснянкуватий

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.