*kusen/o UV

*kuseno

1.
Sako el ŝtofo aŭ ledo, remburita per molaĵoj (plumoj, haregoj) por ke oni povu sin komfortigi sur ĝi: la juĝistoj sidis en siaj apogseĝoj kaj havis malantaŭ la kapo kusenojn el lanugo [1]; ŝi eĉ ricevis la permeson dormi sur velura kuseno antaŭ lia pordo [2]; la gasto sin etendis sur la benko kaj sub la kapon metis la sakon kiel kusenon [3]; la viro kaŝis la vizaĝon en la litkuseno (vd kapkuseno) kaj mallaŭte ĝemis [4]; [ŝi] eĉ donis al ŝi malgrandan sidkusenon [5]; (figure) konscienco senmakula estas kuseno plej mola PrV . VD:pufo
2.
(figure) Io mola, pufa, simila al kuseno: li ekglitis sur muskokuseno [6].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo, la orazeno kaj bastono el sako
4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XIV
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
6. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Pramaljuna Morlino
angle:
cushion, throw pillow
beloruse:
падушка
bretone:
torchenn
bulgare:
възглавница
ĉeĥe:
polštář
ĉine:
[zuò], 枕 [zhěn], 枕头 [zhěntou], 枕頭 [zhěntou], 座垫 [zuòdiàn], 座墊 [zuòdiàn]
finne:
tyyny
france:
coussin
germane:
Kissen sid~o: Sitzkissen.
hispane:
cojín
hungare:
párna, vánkos
indonezie:
bantal
itale:
cuscino
japane:
クッション, 座布団 [ざぶとん]
nederlande:
kussen
pole:
poduszka
portugale:
almofada
ruse:
подушка
slovake:
podhlavnica, poduška, vankúš
svede:
kudde
tibete:
སྔས་མགོ་
ukraine:
подушка

*kusenego

Longa sako el tolo, plenigita de plumoj, sur kiu oni povas kuŝi: kie ili prenis tiajn matracojn kaj kusenegojn? mi eĉ ekŝvitis [7]; mankas la hejma kusenego (kial tiaj ne ekzistas ekster Nordio?), sed la sofo plene taŭgas kiel lito [8]. VD:matraco
angle:
bolster
ĉine:
抱枕 [bàozhěn], 被子 [bèizi]
france:
couette, lit de plumes
germane:
Polster, Federbett
japane:
布団 [ふとん]
ukraine:
перина

kapkuseno

Kuseno destinita por apogi la kapon, ekzemple por dormo: la konsilistoj sidis en siaj seĝoj kun la molaj kapkusenoj [9]; subite, apud la kapkuseno de la ŝajne morta korpo aperis bela junulo [10].
angle:
pillow
beloruse:
падушка (пад галаву)
bretone:
goubenner, treuzplueg
bulgare:
възглавница
ĉeĥe:
polštář
ĉine:
枕头 [zhěntou], 枕頭 [zhěntou]
france:
oreiller, polochon, traversin
germane:
Kopfkissen
hispane:
almohada
hungare:
fejpárna, fejvánkos
indonezie:
bantal kepala
japane:
[まくら]
nederlande:
hoofdkussen
portugale:
travesseiro
ruse:
изголовье, подушка (под голову)
slovake:
vankúš
ukraine:
подушка під голову

administraj notoj