tradukoj: cs de en es fr hu it nl pl ru sk

1kupon/o PV

kuponoTEZ Vikipedio

Bileto detondita aŭ deŝirita de registro aŭ de pli granda folio.
a)
EKON Bileto detondita de akcio aŭ obligacio, rajtiganta la havanton ricevi difinitan dividendon aŭ procenton.
b)
TEA Bileto detondita de registro, rajtiganta la havanton okupi lokon en teatro ktp.
c)
MIL Bileto dum- aŭ post-milite rajtiganta la havanton ricevi aŭ aĉeti difinitan nutraĵoporcion, vestaĵojn, k.s.: nutraĵkuponoj ankaŭ iĝas pli kaj pli senvaloraj, ĉar sur ili indikitaj nutraĵoj ne troviĝas en vendejoj [1].

internacia respondkuponoTEZ Vikipedio

POSX En ĉiuj landoj de la Universala Poŝta Unuiĝo interŝanĝebla bileto, kiu tial povas servi kiel internacia pagrimedo.

tradukoj

anglaj

~o a: coupon; ~o b: stub; internacia respond~o: international reply coupon, IRC.

ĉeĥaj

~o: kupón, ústřižek; internacia respond~o: mezinárodní odpovědka, mezinárodní odpovědní kupon (poštovní).

francaj

~o: coupon; internacia respond~o: coupon-réponse international.

germanaj

~o a: Dividendenschein, Zinsschein, Coupon, Kupon; ~o b: Abschnitt, Kontrollabschnitt, Marke.

hispanaj

internacia respond~o: cupón de respuesta internacional.

hungaraj

~o a: osztalékszelvény, kamatszelvény, szelvény, kupon; ~o b: jegy; internacia respond~o: válaszdíjszelvény, nemzetközi válaszkupon, kupon.

italaj

~o a: buono (econ.), cedola (econ.); ~o b: tagliando, cedola, figlia (tagliando), talloncino (tagliando); ~o c: bollino (buono per generi alimentari), tessera (per alimenti), cedola, buono pasto; internacia respond~o: buono di risposta internazionale, coupon (poste), CRI (poste), IRC (poste).

nederlandaj

~o a: coupon; ~o b: kaartje; ~o c: coupon; internacia respond~o: internationale antwoordcoupon. nutraĵ~o: voedselcoupon.

polaj

~o a: kupon; ~o b: odcinek; ~o c: kartki; internacia respond~o: międzynarodowy kupon na odpowiedź, kupon pocztowy.

rusaj

~o a: купон, отрезной талон; ~o b: контроль (театрального билета и т.п.).

slovakaj

~o: ústrižok; internacia respond~o: medzinárodný poštový kupón.

fontoj

1. Stefan Maul: El verva vivo jurnalista, p. 39

internacia respond~o: Mankas dua fontindiko.
internacia respond~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [kupon.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.18 2015/07/04 08:37:38 ]