*spalir/o UV

*spaliro

1.
HOR Vico da fruktarboj, kies branĉoj estas horizontale alfiksitaj al muro aŭ latkrado: tipaj kultivformoj de fruktarboj (spaliro, spindelarbusto, duonalta kaj alttrunka arbo) ekestas de kombino greftado kaj pritranĉo de planto [1].
2.
(figure) Vico da homoj rektlinie starantaj, ekzemple laŭlonge de vojo: la popolo, en festaj vestoj, kun branĉetoj en la manoj, formis spaliron kaj kriis, kantis aŭ falis teren antaŭ la kronprinco [2]; (figure) Kiel bravaj grenadiroj, ⫽ Vicigitaj flank'-ĉe-flanko, ⫽ Sur bretar' de l' libroŝranko ⫽ Ili staras en spaliroj [3]. SIN:vico
3.
(figure) Du vicoj da homoj starantaj paralele, inter kiuj oni povas marŝi, ekz. dum punbatado aŭ solena edziĝo: dum la bastonumo staris 1000 soldatoj unu kontraŭ la alia (en du vicoj) kaj oni trud-tiris la kondamniton inter la spaliro 12-foje [4]; Eggebrecht staris dum almenaŭ unu tago en la t.n. spaliro, tra kiu la viktimoj estis pelataj tuj antaŭ sia murdiĝo [5].
angle:
1. espalier 2. row (of standing people), rank (of standing people) 3. gantlet, gauntlet (2 rows of people), gantlope, gantelope
bulgare:
шпалир
ĉine:
夹道 [jiādào], 夾道 [jiādào], 夹道欢迎的人 [jiādàohuānyíngderén], 夾道歡迎的人 [jiādàohuānyíngderén], 夹道欢迎的行列 [jiādàohuānyíngdehángliè], 夾道歡迎的行列 [jiādàohuānyíngdehángliè], 墙式树木 [qiángshìshùmù], 牆式樹木 [qiángshìshùmù], 藤架 [téngjià], 树墙 [shùqiáng], 樹牆 [shùqiáng]
france:
1. espalier 2. rangée
germane:
Spalier 3. Gasse (Spalier)
hungare:
1. gyümölcssövény 2. sorfal
japane:
果樹垣根 [かじゅかきね], 樹牆 [き牆], 人垣 [ひとがき]
nederlande:
1. rij leibomen 2. rij mensen
pole:
1. szpaler, rząd, szereg 2. szpaler, rząd, szereg 3. szpaler
ruse:
1. шпалера 2. шеренга
ukraine:
шпалера, шеренга

*spalire

(figure) En unu vico, unu post la alia, ekzemple laŭlonge de vojo: ili marŝis spalire […], la vojo estis mallarĝa kaj serpentis inter la trunkoj [6].
6. John Ronald Reuel Tolkien: trad. Christopher Gledhill: La Hobito aŭ tien kaj reen, ĉapitro 8, paĝo 104
pole:
szpalerem, rzędem, w szeregu, gęsiego, jeden za drugim

administraj notoj