*kavalir/o

*kavaliro

1.
Nobela aŭ eminenta viro, brava1 kaj galanta kun virinoj; ĝentlemano: li estis riĉa […] kaj ricevis multe da amikoj, kiuj ĉiuj diris, ke li estas brava homo, vera kavaliro [1]; silentu […], la kavaliro de Klaro venas IK ; perfekta kavaliro, kun la plej bonegaj distingiĝoj, kun brilanta teniĝo kaj eksteraĵo Hamlet ; ŝi estis ĉiam kutiminta, ke oni ŝin starigu sur piedestalon, ĉirkaŭatan de genufleksantaj kavaliroj FK .
2.
Malaltranga nobelo aŭ ano de ordeno.
a)
HIS En antikva Romo, civitano apartenanta al tiu el la tri klasoj, kiu estis meza inter la pleba kaj la patricia.
b)
HIS En eŭropa feŭdismo, nobelo ricevinta la kavalirecon: se nun troviĝus tiaj reĝoj, kiel reĝo Arturo, tiam troviĝus ankaŭ tiaj kavaliroj [2]; ĉiuj kortegaj sinjorinoj kun siaj servistinoj kaj […] ĉiuj kavaliroj kun siaj servistoj […] staris en ordo [3]; belege vestita kavaliro kun lumanta kasko kaj gaje flirtanta plumaĵo tenis lin antaŭ si sur la ĉevalo [4]; ŝi enlogis al si la noblan kavaliron Tannhäuser, la amkantiston el la kantista rondo de Wartburg [5]. VD:kavaleriano
c)
Tiu, kiu havas, en ordeno, la malplej altan rangon: kavaliro de la Honora Legio; en la 13a jarcento la terlangon okupis germanaj kruckavaliroj [6]; en Mezaĝo teŭtonaj kavaliroj tiun landon almilitis VivZam . VD:komandoro, oficiro
VD:hidalgo
3.
SPO Unu el la ŝakfiguroj, prezentanta ĉevalon; ĉevalo2.
angle:
2.b knight 2.c knight, member of an order 3. knight
beloruse:
1. кавалер, шляхтун 2.b рыцар 2.c кавалер (ордэна) 3. конь (у шахматах)
bretone:
marc'heg
ĉeĥe:
galantní člověk, kavalír, rytíř
ĉine:
騎士 [qíshì], 大侠 [dàxiá], 跳远运动员 [tiàoyuǎnyùndòngyuán], 跳高运动员 [tiàogāoyùndòngyuán], 侠士 [xiáshì], 侠客 [xiákè], 游侠 [yóuxiá]
france:
2.a chevalier (romain) 2.b chevalier (moyen-âge) 2.c chevalier (grade honorifique) 3. cavalier (pièce aux échecs)
germane:
1. Kavalier 2.a Ritter 2.b Edelmann 2.c Ritter 3. Springer
hispane:
2.a caballero (medieval, ciudadano romano, figura del ajedrez)
hungare:
2.a lovag 2.b lovag 2.c lovag 3. 
japane:
騎士 [きし], ナイト
nederlande:
2.b kavalier 2.c kavalier 3. paard (in schaakspel)
pole:
2.a ekwita 2.b rycerz 2.c kawaler orderu, rycerz 3. koń, skoczek
ruse:
2.a всадник (сословие в древнем Риме) 2.b рыцарь 2.c кавалер 3. конь (шахматная фигура)
slovake:
gavalier, rytier
ukraine:
лицар, рицар, кавалер, кінь

kavalira

Propra aŭ rilata al kavaliro: kavalira armilaro; malnova kavalira bieno [7]; kavalira kastelo [8]; la reĝo donacis al la ambaŭ trompantoj kavaliran krucon [9]; la kavalira salono de Wartburg [10].
angle:
knightly, chivalrous, gallant
beloruse:
рыцарскі
bretone:
-marc'heg
ĉine:
[xiá], 侠客 [xiákè], 任侠 [rènxiá], 矫矫 [jiǎojiǎo], 英勇 [yīngyǒng]
france:
de chevalier, chevaleresque (relatif aux chevaliers)
hungare:
lovagi
japane:
騎士の [きしの]
pole:
rycerski
ruse:
рыцарский
ukraine:
лицарський, рицарський

kavaliraĵo

(arkaismo) Insigno de kavaliro, ordeno, skarpo: kavaliraĵon oni metas al vi trans la ŝultron […] kia kavaliraĵo estas preferinda, Anna Andrejevna, ruĝa aŭ blua [11]?
angle:
gallant act, gallant deed
france:
acte de chevalerie
hungare:
lovagi fokozat (kitüntetésé)
japane:
騎士道的行動 [きしどうてきこうどう]
pole:
order, szarfa, czyn rycerski
ukraine:
лицарський вчинок

kavalireca

Havanta la heroan karakteron de la mezepoka kavalireco: kavalireca konduto, sindonemo; kavalirece Petro petis pardonon pro la interrompo [12].
12. Monato, Franz-Georg Rössler: La unua nokto, 2004
angle:
knightly, chivalrous, gallant
beloruse:
рыцарскі, шляхетны
bretone:
-marc'heg
ĉeĥe:
kavalírský, rytířský, velkomyslný
ĉine:
侠义 [xiáyì], 侠 [xiá]
france:
chevaleresque (digne d'un chevalier)
hungare:
lovagias
japane:
騎士にふさわしい [きしにふさわしい], 騎士道にかなった [きしどうにかなった], 義侠心に富んだ [ぎきょうしんにとんだ]
pole:
rycerski
ruse:
рыцарский, рыцарственный
slovake:
gavaliersky, rytiersky, veľkomyseľný

kavalireco

1.
Karaktero konvena al kavaliro: mi konfidas al via kavalireco FK .
2.
Militista institucio, kun religia kaj heroa karaktero, starigita ĉe la feŭda nobelaro, kaj trudanta al siaj anoj maltimon antaŭ la danĝero, lojalecon, protektadon al malfortuloj kaj ĝentilecon al virinoj.
angle:
knighthood, chivalry
beloruse:
рыцарства
bretone:
marc'hegiezh
ĉine:
侠义 [xiáyì], 侠气 [xiáqì]
france:
chevalerie
germane:
1. Ritterlichkeit
hispane:
caballería (orden militar/religiosa o título)
hungare:
1. lovagiasság 2. lovagrend
japane:
騎士の身分 [きしのみぶん], 騎士道 [きしどう]
pole:
rycerstwo
ruse:
рыцарство
ukraine:
лицарство, рицарство, шляхетність

administraj notoj

~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~eca: Mankas dua fontindiko.
~eco: Mankas dua fontindiko.