kaper/i PV

kaperi

(tr)
1.
Perforte devigi kondukiston haltigi sian veturilon aŭ ŝanĝi la direkton, plej ofte pro krimaj aŭ politikaj celoj: kaperi aviadilon; ili kaperis la trajnon por atentigi la mondon pri la situacio en sia lando; tri krimuloj eskapis el prizono en Bruĝo per kaperita helikoptero [1].
2.
Perforte alproprigi al si: unu el la konsekvencoj estis, ke la jugoslava armeo ne plu havis legitiman estron kaj estis kaperita de la beograda serba regantaro [2]; KOMP oni ekzemple sendas viruson al la kompatindulo aŭ provas kaperi ties komputilon [3].
3.
MAR Korsare kapti malamikan ŝipon: kaperŝipo PVEF ; la vorto „kaperi“ [...] signifas proksimume „rabi korsare“ aŭ „rabi sur la maro“ LR .
1. Monato, Ivo Durwael: Pri lokoj kaj mokoj, 2009
2. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
3. Monato, Paŭl Peeraerts: Retturmentado subtaksita, 2009
angle:
1. hijack 2. co-opt, take over, assimilate, absorb 3. hijack, pirate
beloruse:
захапіць (гвалтам)
ĉeĥe:
kaperovat
france:
prendre d'assaut, aborder (prendre d'assaut), accaparer, détourner (un avion), s'emparer (de), mettre la main (sur)
germane:
1. entführen 2. an sich reißen, übernehmen 3. aufbringen, kapern, entern
hungare:
1. eltérít 2. kisajátít magának 3. elrabol (hajót)
japane:
私掠する [わたしかすする], 捕獲する [ほかくする]
nederlande:
kapen
ruse:
захватить 3. взять на абордаж
slovake:
pirátsky sa zmocniť lode
ukraine:
каперувати, займатися каперством, займатися морським розбоєм

kaperanto

Persono aŭ instanco, kiu kaperas.
angle:
hijacker, pirate
beloruse:
захопнік
ĉine:
海盗 [hǎidào]
france:
pirate de l'air, pirate, accapareur (subst.), prédateur (qui s'accapare qc)
hungare:
eltérítő, kisajátító
nederlande:
kaper
ruse:
захватчик, пират, угонщик (самолёта, судна)

kaperisto

MAR Korsaro1: la kaperistoj deflankiĝis kaj veliris for [4].
4. S. S. Blicher, trad. H. J. Bulthuis: Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922
angle:
pirate, corsair, freebooter, buccaneer
beloruse:
пірат, карсар
ĉeĥe:
kaper, námořní lupič
ĉine:
海盗 [hǎidào]
france:
corsaire, flibustier
germane:
Pirat, Korsar, Seeräuber
hungare:
kalóz
japane:
私掠者 [わたしかすしゃ], 私掠船の船長・乗組員 [しりゃくせんのせんちょう・のりくみいん]
nederlande:
zeerover
pole:
kaper
ruse:
корсар, пират, флибустьер, капер
slovake:
pirát
ukraine:
капер (особа)

administraj notoj

~anto: Mankas dua fontindiko.
~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.