2kalif/o PV , ĥalif/o

kalifo, ĥalifo

HISPOLISL Mezepoke (kaj en Turkujo en la 18a jc), spirita kaj politika estro de la islama mondo, unue rigardata kiel anstataŭanto de Muhamado, poste ankaŭ kiel reprezentanto de Dio (kp papo): ĥalifo Mamuno sendis al imperiestro Teofilo […] leteron [1]; la ĥalifo kaj la anoj de la malnova osmanida dinastio estis ellandigitaj [2]; fiera ĝojo helpi, helpi senfine al ĉiuj kaj ĉiu, iam ebla nur por fabelaj ĥalifoj de arabaj legendoj [3]; (figure) Ŝvarceneger […] karieris en Holivudo kiel altranga heroo de altstrangaj filmoj kaj poste karieris aktorante kiel guberniestro (ĉu kalifo?) de Kalifornio [4].
Rim.: La prononco pli proksima al la uzata en la islama mondo estas ĥalifo.
1. Sergio Pokrovskij: slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, n-ro 51a, 1999:1a
2. Vikipedio, Kemal ATATÜRK
3. Ivan Efremov, tr. Jurij Finkel: Horo de Bovo, ĉap. 13a
4. Monato, Stefan Maul: Du mil kvar
angle:
caliph
arabe:
خَلِيفَةٌ ج خُلَفَاءُ
beloruse:
халіф
ĉeĥe:
chalífa, kalif
finne:
kalifi
france:
calife, khalife
germane:
Kalif
hispane:
califa
hungare:
kalifa
indonezie:
khalifah
japane:
カリフ
katalune:
califa
nederlande:
kalief
perse:
خلیفه
pole:
kalif
portugale:
califa
rumane:
calif
ruse:
халиф
slovake:
kalif
turke:
halife
ukraine:
халіф, каліф

kalifujo, ĥalifujo

HISPOLISL Islama imperio, landaro aŭ lando agnoskanta unu saman kalifon: rekonkero de Iberio per eŭropa civilizo, kiu iom post iom dispartigis la t.n. Kordovan ĥalifujon [5]; dum la Mezepoko, islama scienco kaj matematiko prosperis sub la islama kalifujo kiu estis establita trans la Proksima Oriento, etendiĝante de la Ibera Duoninsulo en la okcidento ĝis la Induso en la oriento kaj ĝis la Almoravida dinastio kaj Imperio Malio en la sudo [6].
angle:
caliphate
beloruse:
халіфат
ĉine:
哈裡發 [hālǐfā]
finne:
kalifaatti, kalifikunta
france:
califat (territoire), khalifat (territoire)
germane:
Kalifat
indonezie:
khilafah
katalune:
califat
nederlande:
kalifaat
pole:
kalifat
portugale:
califado
rumane:
califat
ruse:
халифат
turke:
halifelik

administraj notoj