ĵam/i PIV1

ĵami

TEL Malhelpi la distingon de informo superŝutante ĝin per bruo: Radio Libera Eŭropo […tiam] ne estis ĵamita kaj ĝi estis la plej grava informa fonto [1]; la parolĵamilon eblas direkti al unuopulo kiel pafilon [2]. VD:entropio1, nebuligi
1. Vikipedio, Dua Kabineto Imre Nagy
2. Arono kaj Karlina: Radio Verda, RV189, 2012-03-11
beloruse:
глушыць (напр. радыёперадачу), падаўляць (радыёсыгнал)
ĉine:
混淆 [hùnxiáo]
france:
brouiller (télécom.)
germane:
stören (Übertragung), verrauschen (Signal)
perse:
پارازیت انداختن
ukraine:
глушити (передачу), створювати перешкоди

administraj notoj