jer/o KompLeks
jero
Kuna nomo de du literoj
Cirilaj,
jerego kaj
jereto, kiuj en
Slavono prezentis
mallongegajn vokalojn. Nun la koncernaj literoj Cirilaj
havas specialajn funkciojn en pluraj lingvoj.
En 10–12 jc la jeroj, laŭ la „jera
regulo“, plilongiĝis ĝis plenvaloraj vokaloj en la
silaboj fermitaj, kaj forfalis en la silaboj malfermitaj.
- angle:
- yer
- beloruse:
- ер
- ĉeĥe:
- jer
- pole:
- jer (prasłowiański)
- ruse:
- ер
jerego KompLeks
La jero Ъ kiu en Slavono prezentis mallongegan o [ŏ]:
en la rusa lingvo jerego evoluis al plena [o] aŭ
forfalis, kaj la mutiĝinta litero iĝis speco de disigilo
(la rusoj diras „malmolsigno“) post konsonantoj;
en la bulgara lingvo jerego nun prezentas apartan vokalon
(normale longan), latinalfabete transskribatan per â;
Genadio Tarasoviĉ (...) skribis rezolucion kun
jeregoj kaj jatoj
[1].
1.
J. German, tr. J. Finkel: Kara mia homo, Ĉap. 5ª
- angle:
- hard sign
- beloruse:
- ёр, цьвёрды знак
- bulgare:
- ер голям
- pole:
- jer twardy (prasłowiański)
- ruse:
- ер, твёрдый знак
jereto KompLeks
La jero ь kiu en Slavono prezentis mallongegan ě aŭ ĭ:
en la rusa lingvo jerego evoluis al plena [e] aŭ
forfalis, kaj la mutiĝinta litero iĝis speco de disigilo
(la rusoj diras „molsigno“) post konsonantoj.
- angle:
- soft sign
- beloruse:
- ер, мяккі знак
- ĉeĥe:
- tvrdý jer
- kroate:
- jerek
- pole:
- jer miękki (prasłowiański)
- ruse:
- ерь, мягкий знак
jerio KompLeks
La Cirila litero Ы, kiu historie estis duliteraĵo Ъ+I, kaj
nun aspektas kiel Ь+I; do, «jer-i»o. En la moderna rusa
lingvo ĝi prezentas la sonon IFAe signatan per [ɨ]
en la rusa lingvo jerego evoluis al plena [e] aŭ
forfalis, kaj la mutiĝinta litero iĝis speco de disigilo
(la rusoj diras „molsigno“) post konsonantoj.
- angle:
- Yery
- beloruse:
- еры, ы
- pole:
- jery (cyrylica)
- ruse:
- еры, ы