2infinitiv/o

infinitivo  

GRA Verba moduso2 esprimanta la agon aŭ staton en plej abstrakta, nedifina maniero: senrilate al la aganto (senpersone), sen verba modalo kaj sen verba tempo: kiel la nomoj2, infinitivo povas roli kiel subjekto, objekto, predikativo aŭ epiteto; kiel moduso verba, infinitivo de transitiva verbo povas akcepti rektan komplementon; en Esperanto infinitivo estas la norma vortoformo vortara; en Esperanto infinitivo ĉiam finiĝas je -i, tial oni povas nomi ĝin „la i-moduso“;
Rim.: Z. atentigas, ke "en Esperanto oni uzas la infinitivon nur aŭ en formo de rekta komplemento (ekzemple: mi amas danci), aŭ en formo de nerekta komplemento kun la prepozicioj por, antaŭ (ol), anstataŭ, kaj ke en ĉiuj okazoj, kiam oni bezonas uzi la infinitivon kun iu alia prepozicio, oni devas uzi anstataŭ ĝi participon aŭ substantivon kun prepozicio (ekzemple: li foriris, ne preminte lian manonsen premado de lia mano anstataŭ sen premi lian manon"[1].
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 30, La Revuo, 1908, Februaro
angle:
infinitive
beloruse:
інфінітыў, неазначальная форма дзеяслова
ĉeĥe:
infinitiv
france:
infinitif
germane:
Infinitiv, Nennform, Grundform
hispane:
infinitivo
hungare:
főnévi igenév, infinitivus
nederlande:
infinitief, onbepaalde wijs
portugale:
infinitivo
ruse:
неопределённая форма глагола, инфинитив
slovake:
infinitív

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.