ĥore/o PV , kore/o

ĥoreo, koreo  

MED
Nerva malsano, karakterizata per senĉesaj konvulsiaj senvolaj movoj: elektra, falsa, fibretara, hereda, histeria, paraliza ĥoreo. inter liaj multaj atingoj troviĝas la malkovro de iu malsano, konata kiel Ĥoreo de Sydenham, ankaŭ konata kiel malsano de Sankta Vito [1].
Rim.: Pro la etimologio (greke danco: χορεία) kaj por eviti konfuzon kun la etno koreo, la variaĵo kun „k“ estas ne uzenda.
angle:
(Sydenham's) chorea, St. Vitus' dance
finne:
tanssitauti, chorea
france:
chorée, danse de Saint-Guy
germane:
Chorea, Veitstanz
hispane:
corea, baile de San Vito
hungare:
chorea, vitustánc
itale:
corea (patologia), ballo di San Vito
katalune:
corea, ball de Sant Vito
latinece:
chorea
nederlande:
St.-Vitusdans
pole:
pląsawica, chorea, choroba św. Wita (przest.)
portugale:
coréia (medicina)
ruse:
хорея, пляска святого Витта

administraj notoj