*7ĥo

ĥo

LINGRA
Nomo de la dek unua litero de la Esperanta alfabeto: nomoj de la literoj: [...] fo, go, ho, ĥo, i, jo, [...] [1] .
Rim. 1: Oni legas en la PIV-oj kaj aliaj aŭtoritataj libroj, ke «La Lingva Komitato aprobis en 1921 la laŭvolan anstataŭigon de ĥo per k „en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero r“. Nuna tendenco vastigas tiun permeson al aliaj vortoj.» Fakte formala decido pri tio en la jaro 1921ª ne okazis [2].
Rim. 2: Iuj opinias, ke la tendenco k-igi ĥo-on estas etnocentrisma fare de anoj de lingvoj, kiuj ne konas la sonon.
Rim. 2: La litero ĥo estas fundamenta: maloftigo de ĝia uzo, celanta ĝian malaperigon el la lingvo, estas kontraŭfundamenta.
Rim. 3: La distingo inter k kaj ĥ, responda al la greka-latina distingo inter c kaj ch, estas utila por rekoneblo kaj nekonfuzeblo de la scienca terminaro. Vd notojn ĉe ĥilo, ĉilo, kinino, kromo.
VD:ĥo-fobio
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 1
2. Sergio Pokrovskij: La mita „Akademia decido de la 1921ª jaro“, La Ondo de Esperanto, n-ro 266, 2016:11–12. P. 14–15
france:
h (fortement aspiré)
japane:
クホー
pole:
ha z daszkiem

administraj notoj