fobi/o PVEF
fobio
- 1.
Kronika malsano karakterizata per
neracia
timo:
akvofobio;
li diskrete ne rekte mencias la
flugofobion de Lapenna
[1].
agorafobio,
klostrofobio,
hidrofobio- 2.
Publika esprimo de malŝato, malamo al iu homgrupo
aŭ movado:
oni eĉ lanĉis hontindan gejofobian kampanjon kontraŭ oficisto
de UEA
(vd homofobio)
[2];
Agnoskas min nur kun fobio // Obtuz-aŭdace la prolet', // Mi vivas nur per
stipendio // Parcimonia de poet'
[3];
kontraŭ-manifestacioj denuncantaj islamofobion, grupigis
plurajn centojn da personoj
[4].
bifobio,
transfobio,
rasismo
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru timego, timmalsano,
angoro, malamo.
1.
J. Lindstedt:
La popolo en movado, libera folio, 2006-10-08
2. O. Buller: en: Ĉi-jara UK nun okazas en mia lando, 2010
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Lamentado
4. -: Aŭstralio : kontraŭ-islamaj manifestacioj, kaj kontraŭ-manifestacioj, Neniam milito inter ni, 2015-07-19
2. O. Buller: en: Ĉi-jara UK nun okazas en mia lando, 2010
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Lamentado
4. -: Aŭstralio : kontraŭ-islamaj manifestacioj, kaj kontraŭ-manifestacioj, Neniam milito inter ni, 2015-07-19
- beloruse:
- фобія
- bulgare:
- фобия
- ĉeĥe:
- chorobný strach, fobie
- ĉine:
- 恐惧症 [kǒngjùzhèng], 恐惧 [kǒngjù]
- france:
- phobie akvo~o: hydrophobie. flugo~o: aérophobie.
- germane:
- Phobie 1. Angststörung 2. Feindseligkeit
- hispane:
- fobia akvo~o: hidrofobia.
- hungare:
- iszony, fóbia akvo~o: víziszony, hidrofóbia. flugo~o: légiszony, aerofóbia.
- indonezie:
- fobia akvo~o: hidrofobia. flugo~o: aviatofobia, aviofobia.
- japane:
- 恐怖症 [きょうふしょう]
- katalune:
- fòbia akvo~o: hidrofòbia. flugo~o: aviatofòbia.
- nederlande:
- fobie akvo~o: watervrees, hydrofobie. flugo~o: aërofobie.
- norvege:
- fobi
- perse:
- هراس (روانشناسی) akvo~o: آبهراسی.
- portugale:
- fobia
- ruse:
- фобия, навязчивый страх akvo~o: водобоязнь. flugo~o: авиафобия.
- slovake:
- chorobný strach, fóbia
- ukraine:
- фобія
fremdofobio
Malŝato de fremdaj influoj, fremdaĵoj, fremduloj
en la hejma medio:
en la tempo de Zamenhof la lingvoinstruado ĝenerale estis tiel
mizera ke estis tute prudente kredi ke lerni paroli fremdan
lingvon tute ne eblas; en tia medio kompreneble fremdofobio
kaj naciismo prosperis
[5].
ksenofobio
5.
J. S. Larsen:
Esenco kaj estonteco, libera folio, 2016-09-12
- beloruse:
- ксэнафобія
- ĉine:
- 廉价旅店 [liánjiàlǚdiàn], 惧外 [jùwài]
- france:
- xénophobie
- germane:
- Fremdenhass
ĥo-fobio
(figure) 

-
La strebo ĉiel eviti uzadon de la litero kaj parolsono
„ĥ“ (ĥo) en Esperanto, anstataŭigante ĝin per aliaj
litero kaj sono (plej ofte per „k“, kiel en
„meĥaniko“→„mekaniko“; aŭ elektante alian
fonton, kiel en „ĥoro“→„koruso“):
sed ilia (de la PIV-aŭtoroj) ĥo-fobio ne
permesas, ke ĥilo restu
„ĥilo“
[6];
mi konsentas kun vi, ke oficialigo de la k-formoj, kiam
estas fundamentaj ĥ-radikoj, estas nenio alia ol
ĥo-fobio
[7];
se plu daŭros „Ĥ-fobio“ ĉe esperantistoj, ili
devos trovi iun sisteman solvon aplikeblan unuece por la
tuta nomenklatura sistemo
[8].
ĥ
Rim.:
Vidu notojn ĉe
ĥilo, ĉilo,
kinino,
kromo.
6.
D. Portmann: Propono por kompromiso pri la uzado de la litero
Ĥ, Akademiaj Studoj, 1988–1990, p. 80a
7. A. Shlafer: Rojalismo?, en: Afiŝo ĉe «Revuloj», 2002-02-02
8. Pluhař, Zděnek: Sistema ĥemia nomenklaturo en Esperanto, 2011, 2-a versio
7. A. Shlafer: Rojalismo?, en: Afiŝo ĉe «Revuloj», 2002-02-02
8. Pluhař, Zděnek: Sistema ĥemia nomenklaturo en Esperanto, 2011, 2-a versio
- beloruse:
- ĥ-фобія, нежаданьне ўжываць літару ĥ