tradukoj: be cs de el en es fr hu id it nl pl pt ru sk

1histeri/o

histerio

1.  
MEDPSI Nerva malsano, karakterizata per sufokiĝoj, konvulsioj kaj aliaj mensaj kaj korpaj simptomoj, sed sen perceptebla fiziologia difekto.
2.
(figure) Subita ega ekscitiĝo pro ekzalto, furiozo aŭ ajna forta emocio kaŭzanta senordan agitiĝon: la financmerkatoj spite al entuziasmo kaj histerio pri „nov- scienco“ restis retenemaj[1].

histeria

Maltrankvilega, nesinrega pro subita emocio: en histeria entuziasmo pri nov-komerco oni perdis aŭ forgesis ekonomiajn virtojn [2].

histerie

Kun eksterordinara maltrankvilo, konfuza agado: elektrejo, kontraŭ kiu nun iuj aŭstraj politikistoj tiom histerie agitas[3].

histeriigi  

(tr)
Kaŭzi al iu pro emociego senordan konduton: tiuj ĉi abomenindaj eltrovaĵoj kaŭzis veran ŝokon kaj histeriigis parton de la belga loĝantaro[4]. VD:frenezigi

tradukoj

anglaj

~o 2.: excitement; ~o: hysteria; ~a: hysterical; ~e: hysterically; ~igi: to panic.

belorusaj

~o: істэрыя; ~a: істэрычны; ~e: істэрычна; ~igi: вызваць істэрыю.

ĉeĥaj

~o: hysterie; ~a: hysterický.

francaj

~o: hystérie; ~a: hystérique; ~e: hystériquement; ~igi: affoler, rendre hystérique.

germanaj

~o: Hysterie; ~a: hysterisch; ~e: hysterisch.

grekaj

~o: υστερία.

hispanaj

~o: histeria.

hungaraj

~o: hisztéria; ~a: hisztériás, hisztérikus; ~e: hisztériásan, hisztérikusan; ~igi: hiszterizál.

indoneziaj

~o: histeria; ~a: histeris.

italaj

~o: isteria; ~a: isterico; ~e: istericamente; ~igi: causare isteria, rendere isterico.

nederlandaj

~o: hysterie.

polaj

~o: histeria; ~a: histeryczny; ~e: histerycznie.

portugalaj

~o: histeria; ~a: histérico; ~e: histericamente.

rusaj

~o 2.: истерика; ~o: истерия; ~a: истеричный, истерический; ~e: истерично, истерически; ~igi: вызвать истерику.

slovakaj

~o: hystéria; ~a: hysterický.

fontoj

1. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, jaro 2000a, numero 10a, p. 6a
2. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, jaro 2000a, numero 10a, p. 6a
3. Jiři Patera: Ĉeĥa opinio pri atomelektrejo en Temelin, Monato, jaro 2002a, numero 6a, p. 7a
4. Guido Van Damme: Tagluma koŝmaro, Monato, jaro 1996a, numero 11a, p. 14a

~o: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas dua fontindiko.
~e: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | hister.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.24 2015/10/21 05:10:15