4hegemoni/o PV

hegemonio

POL Superregeco de iu popolo, homgrupo ks: la korporacio de la burĝoj-patricioj kaj la korporacio de la gildoj […] reciproke bataladis pri hegemonio [1]; rakontante la batalojn de niaj prauloj, per kiuj ili fondis la nunan mondhegemonion de mia patrio [2]; al NATO […] tiom da landoj, kiuj ĝis disfalo de komunismo vivis sub sovetia hegemonio, nun deziras aliĝi [3]; nuntempa hegemonio de la angla lingvo [4]. VD:domino, monopolo, plimulto
1. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
2. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvina Ĉapitro
3. Garbhan MacAoidh: El flamo en fajron, Monato, 2000/06, p. 6
4. La Ondo de Esperanto, 2000, No 2 (64)
angle:
hegemony, dominance, supremacy
beloruse:
гегемонія
ĉeĥe:
hegemonie, nadvláda
ĉine:
霸权 [bàquán], 霸权主义 [bàquánzhǔyì]
france:
domination, hégémonie
germane:
Hegemonie, Vormacht
greke:
ηγεμονία
hispane:
hegemonía
hungare:
hegemónia, hatalmi fölény, vezető szerep
itale:
egemonia, supremazia
japane:
主導権 [しゅどうけん], 覇権 [はけん], ヘゲモニー
nederlande:
hegemonie
pole:
hegemonia
portugale:
hegemonia
ruse:
гегемония, господство
slovake:
nadvláda
ukraine:
гегемонія, панування, засилля

hegemonii

Superregi super aliaj homgrupoj: en la pasinteco ofte religioj uzis la perforton por hegemonii [5]; ju pli hegemonias la angla, des pli malfaciliĝas la decido [6].
5. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „hegemonio“, 1996-05-12
6. Monato, Marko Naoki LINS: Plurlingvismo valoras siajn kostojn, 2004
angle:
dominate
beloruse:
дамінаваць, панаваць
ĉine:
主宰 [zhǔzǎi]
france:
dominer
germane:
dominieren, die Vormachtstellung ausüben
itale:
dominare
japane:
主導権を握る [しゅどうけんをにぎる]
pole:
górować, panować

administraj notoj