*glas/o

*glaso

1.  
Trinkujo, precipe por malvarmaj trinkaĵoj, ordinare pli alta ol larĝa, ofte el vitro, sed ankaŭ el aliaj materialoj, foje kun tenilo: vinglaso (el vitro kun tigo kaj piedo); glaseto (malgranda, cilindra por brando); bierglasego (el vitro, metalo aŭ fajenco, kun anso kaj foje kun ŝarnira kovrilo, enhavanta 500 ml kaj pli); glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo [1]; vino kaj maljuna biero ŝaŭmis en glasoj kaj kruĉoj [2]; kiam en la Novjara nokto la horloĝo batis dekdu, la homoj ĉe la tablo leviĝas kun plena glaso (de ĉampano) kaj trinkas je la sano de la nova jaro [3]; ĉar li ne volis tro multe trinki, li anstataŭ interfrapado de la glasoj faris porsanan signon per siaj okuloj [4]; kiu rompis la glason ordigu la kason PrV li esploris iom la fundon de la glaso (estas ebrieta) PrV
2.
La enhavo de tia trinkujo: mi trinkis ja nur unu solan glason da punĉo [5]; oni trinkis kelke da glasoj, ne tiom multe por tro eksciti al iu la kapon, tamen sufiĉe por meti en moviĝadon la babileman buŝon [6]; ni trinku glason pro la memoro pri Bartel Thorwaldsen [7].
angle:
glass
beloruse:
шклянка
bulgare:
чаша
ĉeĥe:
sklenice
france:
verre (contenant, contenu) vin~o: verre à vin ~eto: verre à alcool bier~ego: chope, bock
germane:
Glas (Gefäß oder Menge), Becher vin~o: Weinglas ~eto: Gläschen, Schnapsglas bier~ego: Bierkrug
hispane:
vaso (recipiente)
hungare:
pohár vin~o: borospohár ~eto: pálinkáspohár, kupica bier~ego: söröskorsó
indonezie:
gelas vin~o: gelas anggur
katalune:
got vin~o: copa ~eto: xopet, copeta bier~ego: boc
nederlande:
glas, beker
pole:
szklanka, kieliszek vin~o: kieliszek do wina ~eto: szklaneczka, literatka bier~ego: kufel
portugale:
copo
ruse:
стакан
slovake:
pohár
svede:
glas
turke:
bardak

administraj notoj