*fokus/o PV

*fokuso

1.
FOT Punkto, kie kuniĝas la radioj senditaj de unu lumfonto, post ilia trairo tra optika sistemo: malfokusigu viajn okulojn kvazaŭ vi rigardus trapapere malapudan objekton [1].
2.
MAT[2] (de koniko) Tia punkto `F`, ke la rilato inter la distanco de ĉiu punkto `M` de la koniko al `F` kaj la distanco de `M` al la direktanto egalas al la discentreco.
Rim.: Parabolojda spegulo konverĝigas lumradiojn paralelajn al ĝia akso en la komunan fokuson2 de la sekcaj paraboloj; alivorte, por parabolo la fokuso2 matematika koincidas kun fokuso1 optika.
3.
(figure) Interkruciĝo, punkto de konverĝo aŭ koncentriĝo: en la fokuso de intereso [3]; Germanio, en fokuso de rememoroj pri la militfino antaŭ 50 jaroj [4]; kursoj por plutrejniĝo kun specialaj fokusoj [5]; Irlando iĝas fokuso de enmigrado [6]. VD:kerno
4.
(evitinde) MED Fonto4, kerno, kovejo3: fokuso de la epidemio PV ; pro detruo de la imuneco la antaŭe neaktivaj fokusoj de tuberkulozo en la organismo de aidoso-malsanulo ekaktiviĝas [7].
Rim.: En la latina terminaro „focus“ povas havi du kontraŭajn signifojn: „la punkto de konverĝo“ (la optika fokuso), kaj „fonto de disvastigo“ (en iuj terminoj medicinaj). Pli sistememaj terminaroj disigis tiujn du signifojn, esprimante la fontan signifon per tradukita metaforo, kaj la konverĝan per sona transskribo (kia la esperanta fokuso). Tiel estas en la Fundamento (ekz-e en la traduko rusa estas „фокусъ“, sed ne „очагъ“); kaj tiel estas en modernaj tekstoj: se la sovaĝaj birdoj estus la ĉefa fonto de la epizootio, oni estus observinta ilian amasmorton kie ili svarmas [8]; homo malsaniĝinta pro variolacio samtempe fariĝis fonto de infekto al aliaj [9]. [Sergio Pokrovskij]
1. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 12
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 33
3. Monato, Stefan Maul: Aliaj tempoj, samaj temoj, 2009
4. Stefan Maul: Malbonaj konsciencoj, Monato, 1995/03, p. 5
5. Monato, Marko Naoki Lins: Plurlingvismo valoras siajn kostojn, 2004
6. Monato, Garbhan MacAoidh: Enmigrado anta kaj inta, 2006
7. Monato, Vladimir Lemelev: Danĝera malamiko revenas, 2011
8. T. Tailhades: Gurdado de onidiroj, Monato, 2006:08-09, p. 6a
9. V. Lemelev: Homo, kiu savis milionojn, Monato, 1998:03, p. 12a
angle:
2. focus
beloruse:
фокус
ĉeĥe:
ložisko, ohnisko
ĉine:
焦点 [jiāodiǎn]
france:
foyer (de conique, lentille, épidémie...)
germane:
Fokus 1. Brennpunkt 4. Herd (Infektion), Quelle (Krankheit)
hispane:
foco
hungare:
fókusz, gyújtópont
itale:
1. fuoco 4. focolaio
japane:
焦点 [しょうてん]
nederlande:
focus, brandpunt
perse:
کانون
pole:
fokus 1. fokus 2. ognisko (stożkowej)
portugale:
foco 1. foco 2. foco
ruse:
1. фокус 2. фокус 3. средоточие, фокус 4. очаг, источник
slovake:
ohnisko
ukraine:
фокус

fokusi

(tr)
1.
Alceli al centra punkto: oni fokusas la sunradiojn per parabolaj kanaloj, hejtante oleon en tubo [10].
2.
(figure) Koncentri: se mi ne estas estro de mia volo, mi ne povas laŭvole fokusi ĝin tien aŭ tien ĉi [11]; fokusante la atenton je iuj problemoj [12]; pli forta fokusado pri metodoj kaj decidoj necesaj por stabiligi la klimaton [13].
10. Monato, Werner Fuß: Verdigu la dezertojn!, 2011
11. H. Hesse, trad. D. Karthaus: Demian, 2007
12. Monato, Nikolao Gudskov: Opinioj plej kompetentaj, 2007
13. Monato, Claude Rouget: Ĉu Al Gore meritas pacpremion?, 2008
beloruse:
факусаваць, канцэнтраваць, засяроджваць
ĉine:
对焦点 [duìjiāodiǎn], 調焦 [tiáojiāo], 聚焦 [jùjiāo]
france:
concentrer, focaliser
germane:
fokussieren
pole:
ogniskować

fokusiĝi

(ntr)
Kunradii al unu centro: ĉiuj okuloj fokusiĝis al li [14]; (figure) [en] amaskomunikiloj […] subite fokusiĝas temo, pri kiu dum longa tempo oni silentis [15]; fokusiĝo sur venko kaj perdo, anstataŭ kreskado, konkurenco anstataŭ kreado [16].
14. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
15. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/04, p. 3
16. Reza Kheir-Khah: Mirinda dimensio de nia vivo, Monato, 2000/09, p. 16
beloruse:
факусавацца, канцэнтравацца, засяроджвацца
ĉine:
专注 [zhuānzhù], 只管 [zhǐguǎn]
france:
se focaliser
germane:
sich fokussieren
hispane:
enfocarse
nederlande:
zich focussen
pole:
skupiać się

enfokusigi

(tr)
Kundirekti al io, kiel al centra punkto: li palpebrumis rapide kaj penis enfokusigi la okulojn je mi [17]; (figure) oni enfokusigas la atenton ankaŭ sur la turisma branĉo [18]; la tuta registara administrado estis enfokusigita en la ĉefurbo [19].
beloruse:
факусаваць, канцэнтраваць, засяроджваць, накіроўваць (увагу на штосьці), завастраць увагу
ĉeĥe:
zaostřit
france:
concentrer (focaliser), focaliser
germane:
zusammenführen
hispane:
enfocar
japane:
焦点・ピントを合わせる [しょうてん・ぴんとをあわせる], 集める [あつめる], 集中する [しゅうちゅうする]
pole:
skupiać, zogniskować
ruse:
фокусировать
slovake:
zaostriť
ukraine:
фокусувати, наводити на різкість, збирати у фокус, розташовувати у фокусі

administraj notoj