1financ/o PV

financo

1.
EKON Fako de tiu, kiu sin okupas pri financaj aferoj; arto profitigi monon: financo dependas de industrio kaj reciproke. VD:bilanco, budĝeto, ekonomio, kapitalo
2.
EKON Monrimedoj, pri kiuj disponas iu ŝtato aŭ privatulo; stato de la en- kaj el-spezoj: havi prosperajn financojn; la gazeto falis pro manko de financojZ ; ministro pri financoj; leginte la libron, mi konkludis, ke la detruado de la kulturoj fare de la ekonomio, kaj de la ekonomio fare de la financo ne estas necesa kosma leĝo [1]; okazis la 55a jarkunsido de Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj de Monda Banko (MB), kun kunvenoj de ministroj pri financo [2].
1. H. García: Transplanti teknologion, Monato, 1998/09, p. 16
2. J. Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000/09
beloruse:
фінансы
ĉeĥe:
finance
ĉine:
1. 財務 [cáiwù], 財政 [cáizhèng], 金融 [jīnróng], 金融界人物 [jīnróngjièrénwù]
france:
1. finance 2. argent (monnaie), finances (argent)
germane:
1. Finanzwesen 2. Finanzen
hispane:
finanzas
hungare:
1. pénzügy 2. pénzeszköz
japane:
財政 [ざいせい], 財務 [ざいむ], 金融 [きんゆう]
katalune:
finances
nederlande:
financies, financiën
portugale:
finanças, finança
ruse:
финансы
slovake:
financie
ukraine:
фінанси, кошти

financa

Rilata al financo: la financaj malfacilaĵoj de la aŭtoro prokrastis la eldonon.
beloruse:
фінансавы
ĉine:
金錢上 [jīnqiánshàng], 財政上 [cáizhèngshàng]
france:
financier (adj.)
germane:
finanziell
hispane:
financiero (adj.)
hungare:
pénzügyi, pénz-
japane:
財政上の [ざいせいじょうの], 財務の [ざいむの], 金融上の [きんゆうじょうの]
katalune:
financer (adj.)
nederlande:
financieel
ruse:
финансовый
ukraine:
фінансовий

financi

(tr)
EKON Finance subteni: financi entreprenon, propagandon, esploron.
beloruse:
фінансаваць
ĉeĥe:
financovat
ĉine:
融通 [róngtōng], 出資 [chūzī], 集資 [jízī], 提供資金 [tígōngzījīn]
france:
financer
germane:
finanzieren
hispane:
financiar, subvencionar
japane:
融資する [ゆうしする], 出資する [しゅっしする]
katalune:
finançar
nederlande:
financieren
ruse:
финансировать
slovake:
financovať, poskytovať peniaze
ukraine:
фінансувати, забезпечувати коштами, виділяти кошти, давати гроші

financisto

EKON Specialisto pri financaj aferoj, kondukanto de gravaj financaj aferoj. VD:bankiero, bankisto, kapitalistoVD:ŝteli.
beloruse:
фінансіст
ĉine:
出資者 [chūzīzhě], 投資者 [tóuzīzhě], 投資商 [tóuzīshāng]
france:
financier (subst.)
germane:
Finanzier, Kapitalgeber
hispane:
financiero (subst.)
hungare:
pénzember, pénzügyi vezető
japane:
財政家 [ざいせいか], 財務官 [ざいむかん]
katalune:
financer (subst.)
nederlande:
financier
ruse:
финансист
ukraine:
фінансист

administraj notoj

pri ~isto:
  La traduko "Kapitalgeber" supozigas, ke la vorto povas
  havi alian sencon: "iu, kiu provizas aferon per financoj"
  (fr. bâilleur de fonds). Indas esplori, ĉu tiel
  estas. [MB]
  
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.