8etap/o PV

etapo

1.
Parto de vojaĝo inter du haltejoj, precipe tia tuttaga parto: la regimento faris hodiaŭ longan etapon; oni veturas montbicikle laŭ la tuta longeco de „Alpentour“ aŭ laŭ parto de ĝi, tio signifas tage en etapo pasigi inter 50 kaj 120 km [1];
2.
Portempa halto, haltejo en vojaĝo: tiutempe ofte okazis, ke letero transiris plurajn landojn kaj ricevis stampon en ĉiu etapo [2].
3.
Iu el la stabilaj statoj de pli vasta evoluo, stadio1: dum dormado sin sekvas pluraj etapoj [3].
1. E. Georgiev: 900 km tra montbicikla paradizo, Monato, 2000-12, p. 20a
2. W. Klag: VIPE 2000, aŭ ĉu la poŝtmarkoj malaperos?, Monato, 2000-09, p. 18a
3. P. S. Viana: Bona dormado, sana cerbo , Esperanta Retradio, 2014
angle:
1. distance covered, lap, length covered 2. halting place, stopover 3. stage, period, phase
beloruse:
этап, стадыя
bulgare:
етап, стадий
ĉeĥe:
běh, běh, etapa, fáze, kolo závodu, stádium, turnus, úsek cesty, část závodu
ĉine:
3. 空間段 [kōngjiānduàn], 时间段 [shíjiānduàn], 給養站 [gěiyǎngzhàn], 单足跳 [dānzútiào], 阶段 [jiēduàn]
france:
étape
germane:
1. Tagesmarsch 2. Rastplatz, Etappenort, Etappenziel, Etappe 3. Etappe
hungare:
1. menetszakasz, útszakasz, etap 2. pihenőhely 3. szakasz
japane:
宿営地 [しゅくえいち], 休憩地 [きゅうけいち], 行程 [こうてい], 走行区間 [そうこうくかん], 段階 [きざはし]
nederlande:
stadium, etappe
pole:
etap 1. etap 2. etap
portugale:
etapa 1. etapa 2. etapa
rumane:
etapă 1. etapă 2. etapă
ruse:
этап, стадия
slovake:
fáza, úsek
ukraine:
етап, стадія

administraj notoj