enorm/a

enorma  

(malofte)
Ega: Jia Zheng stariĝis kaj falis sur la genuojn por danki la enorman indulgon de Lia Majesto [1]; koncerne planlingvojn jen elefante enorma korpuso [2]; en la hejmo regis enorma tumulto [3]; telefonfirmaoj kiel NTL havas enormajn rimedojn [4]; la elspezoj enormas [5]. eksterordinara
1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 106a, volumo 3a, p. 375a
2. Monato, Boris Kolker: Saĝa kapo duonvorton komprenas
3. Monato, CZAR: La fino de Vincent van Gogh, 2003
4. Monato, Edmund Grimley Evans: Interreto: Interreto senpage
5. Monato, Bardhyl Selimi: Koridoroj kien?, 2008
angle:
enormous, immense
ĉeĥe:
enormní, enormní, nadměrný, nesmírně velký, obrovský
france:
énorme
germane:
enorm, außergewöhnlich
nederlande:
enorm
pole:
wielki, ogromny
portugale:
enorme, imenso
slovake:
enormný, nadmerný, obrovský

enorme

Ege, eksterordinare: tio kostas enorme [6]; foruzado de papero kreskis enorme [7]; iu ajn listo de anglaj sonoj povas esti enorme plilongigita per aldono de la vasta nombro da dialektoj [8].
germane:
enorm

administraj notoj