*elefant/o UV

*elefanto

ZOO
Iu el plurajgenroj de familio elefantedoj, nunaj plej grandaj surteraj mamuloj, vivantaj en Afriko (Loxodonta) kaj Azio (Elephas), havantaj longan fortan rostron: ne malproksime de la domo staris grandega elefanto, kies dorso estis ŝarĝita per ora portilo kun purpuraj kurtenoj [1]; [ni] spektis la multajn bestojn – gnuojn, zebrojn, elefantojn, leonojn […] en ilia natura medio [2]; la bestoj – ĉefe elefantinoj, ĉar ili estas pli amikemaj – vivos libere, sen kaĝoj, ĉe kibuco Nahal-Oz, kie vizitantoj povos ilin manĝigi, tuŝi kaj eĉ rajdi [3]; gvidado de la unio […] transprenas unuafoje […] Slovenio […], ŝajnas, ke muso gvidas elefantaron [4]; la farmisto […] staras kun disstarigitaj kruroj, kiuj ŝajnas pli multe esti kruroj de elefanto ol de viro [5]; fari el muŝo elefanton (troigi) PrV . LST:rostrulo
angle:
elephant
beloruse:
слон
bulgare:
слон
ĉeĥe:
slon
ĉine:
象 [xiàng]
france:
éléphant
germane:
Elefant ~ino: Elefantenkuh. ~aro: Elefantenhderde.
hispane:
elefante
hungare:
elefánt
indonezie:
gajah
japane:
ゾウ [ぞう]
katalune:
elefant
latinece:
Loxodonta Elephas
nederlande:
olifant
pole:
słoń
portugale:
elefante
ruse:
слон
slovake:
slon
svede:
elefant
tibete:
གླང་ཆེན་, གླང་པོ་, གླང་པོ་ཆེ་
turke:
fil
ukraine:
слон

elefantestro

1.
Gvida elefanto de elefantaro: la maljuna elefantestro per rostro simple levis kaj metis surdorson la simion, tiel savis ĝin de la tigro [6].
2.
(prefere) Elefantisto: elefantestro Hermon fidele plenumis laŭ liaj ordonoj. [7].
6. Adrienne Pásztor: Praa forto, Nordhungaria Informo, n-ro 95-97, 2013, p.5
7. trad. Gerrit Berveling: La Duakanonaj Libroj, La plano de la reĝo por mortigi ĉiujn Judojn malsukcesas, p. 137
beloruse:
1. паганяты слана 2. дрэсіроўшчык слана
germane:
1. Leitelefant

elefantisto

Dresisto de laborelefanto: li povis ĝuste vidi la reĝan elefantiston kondukanta la gigantajn bestojn al korto kaj deprenanta de ilia dorso la luksan sidejon kun ruĝaj kusenoj el silko kaj brila orita tegmento [8]; en iu mateno, la elefantisto de Virina Vizaĝo iris al ĝi kiel kutime, lin subite atakis la elefanto [9].
8. Edmond Privat: Pli saĝa ol venĝo, UEA jun. 1929, n-ro 346
9. Todd Anderson, trad. Miaohui: Budhismaj Rakontoj, 25. Virina Vizaĝo, Influo
angle:
mahout
beloruse:
дрэсіроўшчык слана
ĉeĥe:
mahut
france:
cornac (métier)
germane:
Mahut
pole:
kornak, poganiacz słoni
portugale:
cornaca
rumane:
cornac
slovake:
mahut
ukraine:
погонич слонів

administraj notoj