ekumen/o PIV1

ekumeno

Movado celanta la kunlaboron inter ĉiuj kristanaj konfesioj: li ekumeneme, kaj iom naive, sugestis, ke nekatolikoj salutu sin gaele per la vortoj: „Dio kaj Lutero kaj Kalvino estu kun vi!“ [1].
Rim.: Laŭ etimologio, la vorto venas de la greka „ἡ οἰκουμένη“ (la priloĝata), t.e. la „tuta mondo“, tiam konata. Poste oni celis la tuton de la kristanoj. Tiel en la 6a jc la patriarĥo de Konstantinopolo nomis sin „ekumena“, provokante fortan kontraŭstaron de la papo.
1. Monato, Albisturo Kvinke: Bernardo la Simpligisto, 2013
beloruse:
сусьвет, айкумэна, эйкумэна
ĉine:
普世教会合一运动 [pǔshìjiàohuìhéyīyùndòng]
france:
oecumène
germane:
Ökumene
greke:
οἰκουμένη
hispane:
ecúmene
hungare:
ökumené, oikumené, világegyetem
nederlande:
oecumene
ruse:
вселенная, ойкумена, эйкумена

ekumena

RELKRI
Rilata al ekumeno: KRI ekumena koncilio [2]; stagnado en la vera ekumena dialogo [3]; signo de la novaj tempoj estas Ekumenaj Preĝoj, 1966 [4]; tiu ĉi Asocio celas […] disvastigi en la mondo la biblian kaj orientan kulturon, eldonante ekumenan Biblion kun kritikaj notoj [5].
angle:
ecumenic(al), oecumenic(al) ~a koncilio: ecumenical council.
beloruse:
экумэнічны ~a koncilio: сусьветны сабор, экумэнічны сабор.
ĉeĥe:
ekumenický, všeobecný
ĉine:
普世 [pǔshì]
france:
oecuménique
germane:
ökumenisch
hebree:
אֶקוּמֵנִי
hispane:
ecuménico
hungare:
egyetemes, ökumenikus, felekezetközi ~a koncilio: egyetemes zsinat.
nederlande:
oecumenisch ~a koncilio: oecumenisch concilie.
pole:
ekumeniczny, żwiatowy
ruse:
вселенский, экуменический ~a koncilio: вселенский собор.
slovake:
ekumenický
ukraine:
вселенський, екуменічний

ekumenismo

RELKRI
Movado kristana aŭ pli ĝenerale religia, celanta unuiĝon de ĉiuj konfesioj aŭ religioj: ekumenismo estas la preteco vidi en la alikonfesianoj kristanojn, kaj en la alireligianoj, idojn de Dio [6]; la vatikana rebato sendube estas terura bato kontraŭ ekumenismo, per kiu la romkatolika eklezio krome damaĝas sin mem [7]. SUB:homaranismo
6. Вестник Московской патриархии, 1997-07-15.
7. MonatoG. Berveling
angle:
ecumenism, ecumenicism, ecumenicalism
beloruse:
экумэнізм
ĉeĥe:
ekumenismus
france:
oecuménisme, écuménisme
germane:
ökumenische Bewegung
hebree:
אקומניזם
hispane:
ecumenismo
hungare:
ökumenizmus
nederlande:
oecumenische beweging
pole:
ekumenizm
ruse:
экуменизм
slovake:
ekumenizmus

administraj notoj

~ismo: Mankas verkindiko en fonto.