docent/o JED

docento

PED Instruisto en universitato ne ricevinta titolon de profesoro: [lia] patro [estis] jam docento en iu universitato – ĉu Heidelberg [1]? la instruistaro konsistas el ses docentoj inkluzive la nunan direktoron[2]; Reto Rossetti, tiam docento en la Arta Kolegio en Birmingham (Britio), estis konstanta sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA ekde 1950 [3].
Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri universitata instruisto.
1. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI
2. Jo Haazen: Unika muziklernejo en Belgio, Monato, jaro 1997a, numero 4a, p. 16a
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
angle:
docent, university teacher
beloruse:
дацэнт
ĉeĥe:
docent
ĉine:
大学讲师 [dàxuéjiǎngshī], 私人教师 [sīrénjiàoshī], 編外講師 [biānwàijiǎngshī]
france:
chargé de cours, maitre de conférence
germane:
Dozent, Hochschullehrer
hispane:
docente
hungare:
docens, egyetemi tanár
japane:
講師 [こうし]
nederlande:
docent
pole:
docent
portugale:
docente
ruse:
доцент
slovake:
docent
ukraine:
доцент

privatdocento, libera docento

PED Privata klerulo, kiu ricevis permeson fari kurson en universitato kaj estas salajrata nur de la kursanoj mem: Neergaard (privata docento, dumtempa profesoro en la Universitato de Beirut, Libano) dediĉis nombron da lekcioj al la protektado de plantoj [4]; privatdocenteco [5].
beloruse:
прыват-дацэнт
ĉine:
家庭教师 [jiātíngjiàoshī]
germane:
Privatdozent
hispane:
profesor externo
hungare:
egyetemi magántanár
japane:
私講師 [わたしこうし], 員外講師 [いんがいこうし]
nederlande:
privaatdocent
ruse:
приват-доцент

administraj notoj