tradukoj: be bg ca cs de el en es fr he hu it nl pl pt ru sk

dizel/o

dizelo  

TEKAUT
1.
Bruligaĵo, ordinare derivita el nafto, kiu injektita en forte densigitan aeron (de motoro), spontane ekbrulas: ekzistas tre simpla rimedo por redukti tiun poluadon, kaŭzatan de dizeloj: fulgofiltriloj [1]; jam de pluraj monatoj la prezo de kruda petrolo, kaj sekve de ĝiaj derivatoj kiel benzino kaj dizeloleo, daŭre kreskas [2]; ekde la komenco de 2004 en Litovio altiĝis prezoj por benzino kaj dizelo [3].
2.
SPV Motoro inventita de Rudolf Diesel kaj patentita en 1892, funkciigata per dizelo1: plej granda merito estas la de li inventita kaj laŭ li nomita dizelo, motoro kun interna brulado, en kiu la karburaĵo, injektita en forte densigitan aeron, spontane ekbrulas [4].

tradukoj

anglaj

~o 2.: diesel motor.

belorusaj

~o 2.: дызэль, дызэльны рухавік .

bulgaraj

~o 2.: дизелов двигател.

ĉeĥaj

~o 2.: diesel, dieselový motor.

francaj

~o 2.: diesel.

germanaj

~o 1.: Diesel; ~o 2.: Dieselmotor.

grekaj

~o 2.: Ντιζελομηχανή.

hebreaj

~o 2.: דיזל (מנוע).

hispanaj

~o 2.: motor disel.

hungaraj

~o 2.: dízelmotor.

italaj

~o 2.: diesel (motore).

katalunaj

~o 2.: motor dièsel.

nederlandaj

~o 2.: dieselmotor.

polaj

~o 2.: dizel (pot.), silnik Diesla, silnik wysokoprężny.

portugalaj

~o 2.: motor diesel, motor a diesel.

rusaj

~o 2.: дизель.

slovakaj

~o 2.: dieselový motor.

fontoj

1. Monato, Stefan Maul: Polvo
2. Monato, Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj
3. Monato, Last: Eŭropaj prezoj minacas
4. Vikipedio, Rudolf Diesel


ℛevo | datumprotekto | dizel.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2018/10/29 17:10:19