1dekret/o

dekreto

JURPOL
Oficiala ordono de rajtigita aŭtoritato (kontraste al leĝo): eldoni dekreton; en ĉiu urbo […] kien atingis la ordono kaj dekreto de la reĝo, estis ĉe la Judoj ĝojo kaj gajeco [1]; la katolikaj pastroj akiris Papan dekreton, kiu malpermesis al la hebreoj loĝi en tia proksimeco de la ĉefa preĝejo RBa ; li sentis sin kvazaŭ en kaĝo de leĝoj kaj dekretoj HsT ; la „iniciatinto“ de Esperanto […] fidis la popolon de l' uzantoj, kontraŭe de Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj VivZam ; en la baltaj respublikoj de USSR Estonio, Litovio, Latvio estis publikigitaj dekretoj pri la enkonduko de Esperanto-instruado en lernejojn sub difinitaj kondiĉoj EeP ; (figure) virina peto estas dekreto KrM ; la dekreto estis akceptata per kakofonia hurlado de protestoj VaK . VD:buleo, edikto, ukazo
angle:
decree, edict, order
beloruse:
дэкрэт
ĉeĥe:
dekret, nařízení, právní nařízení, vyhláška, vynos, výměr
ĉine:
法令 [fǎlìng]
france:
décret
germane:
Erlass, Verordnung, Verfügung, Dekret [arkaika]
hebree:
צו
hispane:
decreto
hungare:
kormányrendelet, dekrétum
japane:
命令 [めいれい], 政令 [せいれい], 勅令 [ちょくれい]
katalune:
decret, ordre, edicte
perse:
حکم، امریه
pole:
dekret
portugale:
decreto
ruse:
декрет, указ
slovake:
listina, nariadenie
ukraine:
декрет

dekreti

(tr)
Ordoni per dekreto: tio efektive estas dekretita, kiel neforigebla leĝo de Medujo kaj Persujo [2]; kvar monatojn poste, Himmler dekretis la dissolviĝon de la Esperanto-Movado en Germanio EeP ; duko Vilhelmo la 4a […] dekretis, ke por biero oni uzu nur hordeon, lupolon kaj akvon [3]; sinjoro petas, kvazaŭ dekretas PrV .
angle:
decree
beloruse:
дэкрэтаваць, наказваць дэкрэтам
ĉeĥe:
přidělit, ustanovit, vydat dekret, vydat úřední rozhodnutí, vyměřit
ĉine:
頒行 [bānxíng]
france:
décréter
germane:
erlassen, verordnen, verfügen, dekretieren [arkaika]
hebree:
לצוות
hispane:
decretar
hungare:
elrendel
japane:
発令する [はつれいする], 布告する [ふこくする]
katalune:
decretar, preceptuar, ordenar
perse:
حکم صادر کردن، امریه صادر کردن
pole:
dekretować
ruse:
декретировать
slovake:
vydať dekrét
ukraine:
видавати декрет, установлювати декретом, декретувати

administraj notoj