1deficit/o JED

deficito

EKON Sumo, kiu mankas por ke la enspezoj egalu la elspezojn en bilanco: la buĝeta deficito de la lando superas 3 % de la MEP [1]; la komerca deficito de Albanio atingis 727 milionojn da usonaj dolaroj [2]; (figure) alfronti la demokratian deficiton (mankon) inter la regantoj kaj regatoj [3]; la regiona registaro, tiu de Malsupra Saksio, anoncis, ke ĝi ne povos kovri la grandiĝintan deficiton, kiun nun plejparte devos pagi la federacia registaro[4]. VD:malprofito, manko, minuso
1. Monato, Stanisław Śmigielski: Kvin jarojn en Eŭropa Unio, 2009
2. Monato, Bardhyl Selimi: Libera internacia komerco kreskigas deficiton, 2008
3. Monato, Paul Gubbins: La Eŭropo-eksperimento: ĉu fiaskonta?, 2014
4. Gerhard Weber: Mankas milionoj, Monato, jaro 2000a, numero 12a, p. 15a
angle:
deficit
beloruse:
дэфіцыт
ĉeĥe:
deficit, ztráta v hospodaření
ĉine:
亏空 [kuīkong], 亏 [kuī], 逆差 [nìchā]
france:
déficit (financier)
germane:
Defizit, Fehlbetrag, Unterdeckung buĝeta ~o: Budgetdefizit. komerca ~o: Handelsbilanzdefizit.
hebree:
גֵרָעוֹן
hispane:
déficit
hungare:
hiány, deficit
japane:
欠損 [けっそん], 赤字 [あかじ]
pole:
deficyt, niedobór, manko
portugale:
deficit
rumane:
lipsă
ruse:
дефицит, недостача
slovake:
deficit, schodok (učt.)
ukraine:
дефіцит, нестача

deficita

Prezentanta mankon de enspezoj por kompensi elspezojn: la pagobilanco estis ege deficita en 1968 [5]; la komerca saldo de Pollando kun EU estas deficita [6]; per la unuecaj prezoj la furoraj libroj [oni] subvencias la deficitajn, […] kies eldonkvanto estas malgranda [7].
5. Donald Rogers: Ekonomia miraklo aŭ malsano?, Monato, jaro 1997a, numero 2a, p. 14a
6. Monato, Stanisław Śmigielski: Eksporto nur al Okcidento, 2003
7. Monato, Walter Klag: Liberaj prezoj por libroj
beloruse:
дэфіцытны
ĉeĥe:
deficitní, ztrátový
france:
déficitaire
germane:
defizitär, verlustbringend
hebree:
גֵרָעוֹני
hispane:
deficitario
hungare:
deficites
pole:
deficytowy
ruse:
дефицитный
slovake:
deficitný, stratový
ukraine:
дефіцитний

administraj notoj

pri ~o:
     Ĉu oni povas uzi ~o ankaŭ por paroli
     pri debeta saldo de konto? [MB]