*datur/o PV

*daturo

BOT Tre venena herbo kun trumpeto- aŭ kalikoformaj floroj blankaj ĝis violkoloraj, starantaj en la akseloj de la disbranĉiĝanta tigo, malfermiĝantaj vespere; kaj kun kvarpartaj ovo- aŭ globformaj, ofte pikaj kapsuloj; genro el familio solanacoj (Datura): (figure) nian sanan spiriton, plenan de azia praforto, ni venenis per la eŭropa datur-infuzaĵo [1].
1. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
angle:
thorn apple, jimson weed
beloruse:
дурнап'ян
bretone:
aval-spern, mezverez (aval-spern)
ĉeĥe:
durman
ĉine:
曼陀罗花 [màntuóluóhuā]
france:
datura
germane:
Stechapfel
hebree:
דטורה
hungare:
maszlag
japane:
チョウセンアサガオ
latinece:
Datura
pole:
bieluń
portugale:
estramônio, datura
ruse:
дурман
slovake:
durman
ukraine:
дурман

administraj notoj