Dana/o FK

Danao

MIT
1.
Legenda reĝo de Argo, en Peloponezo: laŭ antikva mito, la filinoj de Danao, kiuj murdis siajn edzojn, postmorte devis eterne verŝi akvon en truitan barelon [1].
2.
Danaino: se mi estus Zeŭso, […] mi falus sur ŝin per pluvgutoj, kiel li falis sur Danaon [2].
3.
Danaido1: ĵuras mi per Zeŭsamato Apolo, al kiu vi preĝas, malfermante la volon de Dio al la Danaoj […] FK .
1. Hjalmar Söderberg, tr. Sten Johansson: La Serioza Ludo, Mondial, 2016, ISBN 1595693238, 9781595693235. p.198
2. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis?, Ĉap. 3ª
angle:
1. Danaus
beloruse:
1. Данай 2. Даная 3. данаец
ĉine:
3. 达那埃 [dánàāi]
germane:
1. Danaos 2. Danaë 3. Danaer
greke:
1. Δαναός
ruse:
1. Данай
ukraine:
Данай

Danaidoj

1.
POEPIV1 Poezia etnonomo de la grekoj1 sieĝantaj Trojon ĉe Homero kaj Vergilio.
2.
MIT(evitinde) =Danaidinoj
beloruse:
1. данайцы 2. данаіды
france:
1. Danéens
germane:
1. Danaer 2. Danaiden
greke:
1. Δαναοί
ruse:
1. данайцы

Danaidinoj PIV1

MIT La 50 filinoj de Danao1, kondamnitaj en Tartaro al plenigado de senfunda barelego: la ĝisnuna preskaŭ nur varba propagando similis la mitologian barelon de la Danaidinoj [3].
angle:
Danaïdes
beloruse:
данаіды
germane:
Danaiden
greke:
Δαναΐδες
latinece:
Danaides
ruse:
Данаиды

Danaino

MIT La patrino de Perseo1 kaj pranepino de Danao1, amatino de Zeŭso, kiu ŝin gravedigis, alpreninte la formon de ora pluvo: en bronza turo kie ŝi estis malliberigita Danaino ricevis oran pluvon fekundantan de Zeŭso [4].
angle:
Danae
beloruse:
Даная
ĉine:
达那埃 [dánàāi]
germane:
Danaë
greke:
Δανάη
latinece:
Danaë
ruse:
Даная

administraj notoj