9burokrat/o PV

9burokrato

1.
POL Oficisto en administrejo (ŝtata), rigardata kiel parto de sistemo por regado kaj administrado.
Rim.: Se oni parolas konkrete pri persono, oni preferas vortojn kiel oficisto, administranto, funkciulo ks.
2.
(malŝate) Persono, kiu rigore sekvas la administrajn regulojn kaj rutinojn, sed ignoras la bazan celaron de la laboro aŭ la demokratian devon reagi al publikaj kritikoj: la burokrataj formalaĵoj, ĉikanoj.
angle:
1. bureaucrat 2. bureaucrat
beloruse:
бюракрат
ĉine:
2. 官僚主义者 [guānliáozhǔyìzhě], 僚 [liáo], 官僚 [guānliáo]
france:
1. employé de bureau, bureaucrate (employé de bureau) 2. bureaucrate (tâtillon) ~a: bureaucratique.
germane:
2. Bürokrat
hebree:
ביורוקרט
hispane:
2. burócrata
hungare:
2. bürokrata
japane:
官僚 [かんりょう], 役人 [やくにん], 官僚主義者 [かんりょうしゅぎしゃ], しゃくし定規な役人 [しゃくしじょうぎなやくにん]
pole:
2. biurokrata
ruse:
2. бюрократ
slovake:
2. byrokrat
ukraine:
бюрократ

9burokrataro PV

POL La tuto de la burokratoj 1 kaj administrantoj, rigardata kiel influa en socia vivo: la polaj patriotoj ... plendis, ke la imperia burokrataro igas senvalora la plej belajn proklamojn de la imperiestro [1].
1. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 28a, p. 70a
angle:
bureaucracy
beloruse:
бюракратыя
ĉine:
宦海 [huànhǎi]
france:
bureaucratie (personnel)
germane:
Bürokratie
hebree:
בִּירוֹקרַטִיָה
hispane:
burocracia
hungare:
bürokrácia
japane:
官僚 [かんりょう]
pole:
biurokracja
ruse:
бюрократия
slovake:
byrokracia
ukraine:
бюрократія

9burokratismo PV

1.
POL Sistemo de (kvazaŭa) regado fare de la burokrataro; administra sistemo, en kiu la burokratoj 1 havas tro da povo aŭ influo.
2.
(malŝate) La procedo-troigaj tendencoj de burokratoj 2; sistema flegado aŭ apogado de tiaj tendencoj: ili ... frapas burokratismon kaj pliigas homan dignon [2]; multe da burokratismo, pseŭdodemokrateco [3].
2. Ilja Ilf, Evgenij Petrov, trad. Vladimir Okc: Unuetaĝa Usono, 46, Malkvieta vivo, [2003-06]
3. T. Salomon: internacialingvo.ini.hu novaj tekstoj..., soc.culture.esperanto, 2004-11-28
angle:
bureaucracy
beloruse:
бюракратызм
france:
bureaucratie (système)
japane:
官僚制 [かんりょうせい], 官僚主義 [かんりょうしゅぎ]
pole:
2. biurokracja
ukraine:
бюрократизм

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.