brankard/o PVEF
brankardo
Portilo por kuŝanta malsanulo, vundito,
tenata de du homoj:
la povra kamparano […] eble ricevos tiun eluzitan tabureton kiel
provianton, kaj la tabureto eble fariĝos brankardo en la lando de eterno
[1];
oni alportas la brankardon, mi klinas min kaj vidas sangoverŝantan karnon
Metrop
;
la brankardoj kun la morte palaj vunditoj, ĉiuj senkonsciaj, ekprocesiis al la
ekstremo de la preĝejo
KKr
;
li ridetis, ĝis la brankardo malaperis sur la ŝtuparo
[2].
tabulkuŝejo
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru homportilo.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
2. F. Kožík, trad. J. Karen kaj J. Vondroušek: La plej eminenta inter Pierotoj, 2001
2. F. Kožík, trad. J. Karen kaj J. Vondroušek: La plej eminenta inter Pierotoj, 2001
- angle:
- stretcher
- beloruse:
- насілкі
- bulgare:
- носилка
- ĉeĥe:
- nosítka pro nemocné
- ĉine:
- 担架 [dānjià]
- france:
- brancard
- germane:
- Tragbahre, Trage, Bahre
- hebree:
- אֲלוּנקָה
- hungare:
- hordágy
- japane:
- 担架 [たんか]
- nederlande:
- brancard, draagbaar (brancard)
- perse:
- برانکار
- pole:
- nosze {pl.}, tobogan (nosze-sanki używane w górach)
- ruse:
- носилки
- slovake:
- nosidlá, nosidlá pre chorých
- svede:
- bår
- ukraine:
- носилки, ноші
brankardisto
Sanprofesiulo, kiu transportas malsanulojn, vunditojn:
brankardistoj alvenis, kaj kun ekzercita rapido bandaĝis la
vundon
[3];
ne estiĝis kriado aŭ ĥaoso, sed ege sinregegante policistoj, brankardistoj,
flegistoj k.s. alkuris de ĉiuj flankoj kaj komencis prizorgi la
vunditojn
[4].
sanitaristo2,
sukuristo
- angle:
- stretcher-bearer
- beloruse:
- санітар-насільшчык
- france:
- brancardier
- germane:
- Krankenträger
- japane:
- 担架で運ぶ人 [たんかではこぶじん], 担架兵 [たんかへい]
- ukraine:
- санітар