*botel/o

*botelo

Vazo destinita por konservado kaj elverŝado de fluaĵoj, ordinare vitra, havanta mallarĝan kolon kaj fermilon: la urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj [1]; ĉu vi havas korktirilon por malŝtopi la botelon [2]? la knabo eltiris la botelon kaj la patrino almetis ĝin al la buŝo kaj trinkis unu gluton [3]; ĉiam li havis kun si en la veturilo grandegan botelon plenan de brando [4]; boteleto da spica brando [5]; li skribis la nomon de sia fianĉino, sian propran kaj ankaŭ la nomon de la ŝipo, enŝovis la paperon en malplenan botelon, forte enŝtopis la korkon kaj ĵetis la botelon en la malkvietegan maron [6].
angle:
bottle
beloruse:
бутэлька
bretone:
boutailh
bulgare:
бутилка
ĉeĥe:
balón, bomba na plyn, demižón, ocelová tlaková láhev
ĉine:
瓶子 [píngzi]
france:
bouteille
germane:
Flasche
hebree:
בקבוק
hispane:
botella
indonezie:
botol
japane:
びん
katalune:
ampolla
nederlande:
fles
okcitane:
botelha
pole:
butelka, flaszka
portugale:
garrafa
ruse:
бутыль, бутылка
slovake:
demižón, fľaša
tibete:
ཤེལ་དམ་
turke:
şişe
ukraine:
пляшка, бутель, сулія

*boteleto

Malgranda botelo taŭga por etkvante konservata likvaĵo: parfumo, medikamento kaj aliaj: en tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj [7].
angle:
vial
beloruse:
бутэлечка, пляшачка, флякон
ĉeĥe:
lahvička
ĉine:
小瓶 [xiǎopíng], 任何瓶状容器 [rènhépíngzhuàngróngqì], 長頸瓶 [chángjǐngpíng]
france:
ampoule (flacon), flacon, fiole
germane:
Fläschchen
indonezie:
ampul
japane:
小びん [こびん]
pole:
buteleczka, flakonik, szczeniaczek (pot.)
slovake:
fľaštička
ukraine:
флакон, пляшечка

brulbotelo

Facile farebla man-ĵetebla eksplodaĵo konsistanta el vitra botelo plena je benzino aŭ alkoholo, provizita je brulanta meĉo, kiu disflamiĝas kiam ĝi frakasiĝas; molotovkoktelo: en la televido ni povis vidi, kiel oni mortigadas homojn tie kaj ĵetadas brulbotelojn [8].
8. K. Kniivilä: Krimeo estas nia, 2015
angle:
Molotov cocktail
beloruse:
кактэйль Молатава
ĉine:
莫諾託伕雞尾酒 [mònuòtuōfūjīwěijiǔ], 莫諾託夫雞尾酒 [mònuòtuōfūjīwěijiǔ], 燃烧瓶 [ránshāopíng]
france:
cocktail Molotov
germane:
Molotov cocktail
pole:
koktail Mołotowa

gasbotelo

Portebla botelujo1.a.
beloruse:
газавы балён
ĉeĥe:
bomba na plyn, ocelová láhev na plyn
ĉine:
鋼瓶 [gāngpíng]
france:
bouteille de gaz
germane:
Gasflasche
hungare:
gázpalack
japane:
ガスボンベ
pole:
butla gazowa
portugale:
butijão de gás
ruse:
газовый баллон
slovake:
oceľová fľaša na plyn

suĉbotelo

Botelo uzata por nutri bebojn kaj bestajn idojn kiam mamnutro ne eblas: ni esperantistoj scias paroli pri lingva egaleco, lingvaj rajtoj, demokratio, akuzativo, korelativoj sed malmultaj scias la signifon de „vindaĵo“ aŭ „suĉbotelo“ [9].
9. Parolu, Mondo!, 2008-08-09
angle:
baby bottle, nursing bottle
beloruse:
бутэлечка для кармленьня немаўляці
ĉine:
奶瓶 [nǎipíng]
france:
biberon
indonezie:
botol bayi
japane:
ほ乳びん [ほにゅうびん]
ukraine:
пляшка для годування немовляти

transboteligi

Elverŝi en alian botelon.
angle:
to decant
beloruse:
пераліць (у іншую бутэльку)
ĉeĥe:
přelévat z láhve do láhve
france:
transvaser
germane:
umgießen
japane:
詰めかえる [つめかえる]
nederlande:
overgieten (in een fles)
pole:
przelewać do innej butelki
ruse:
перелить
slovake:
preliať, prelievať z fľaše do fľaše
ukraine:
переливати з однієї пляшки в другу/іншу

varmbotelo, vakubotelo

Izola botelo kiu longe konservas sian enhavon varma aŭ malvarma: Paŭlo […] diris, ke estas tempo por trinki kafon; preninte siajn varmbotelojn ili sidiĝis sur la brikamason [10]; cirkulis varmbotelo kun teo. [11].
angle:
thermos
beloruse:
тэрмас
ĉeĥe:
ohřívací láhev (do postele)
ĉine:
保温瓶 [bǎowēnpíng], 暖瓶 [nuǎnpíng], 热水瓶 [rèshuǐpíng]
france:
thermos
germane:
Isolierkanne, Thermoskanne, Thermosflasche
indonezie:
termos
japane:
魔法びん [まほうびん], 保温ボトル [ほおんボトル], 湯たんぽ [ゆたんぽ]
pole:
termos
slovake:
ohrievacia fľaša (do postele)
tibete:
ཇ་དམ་

administraj notoj

~eto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
brul~o : Mankas dua fontindiko.
gas~o: Mankas fontindiko.
gas~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
suĉ~o: Mankas dua fontindiko.
trans~igi: Mankas fontindiko.
trans~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.