2balzam/o JED

balzamo

1.
Bonodora miksaĵo de rezino kaj oleo, sekreciata de vegetaĵoj el la genro Burseraceae k.a.: iliaj kameloj portas aromaĵojn kaj balzamon kaj mirhon [1]. SUB:incenso, mirho, stirako
2.
MED Kvietiga pomado por korpaj doloroj: prenu balzamon por ĝia vundo; eble ĝi saniĝos [2]; jeriĥa balzamo [3]; ŝmiro de postraza balzamo sur la ankoraŭ humidan haŭton finis la matenan riton [4]; la pastro aplikis al ni la saman balzamon, per kiu oni ŝmiras infanojn, kiujn oni ĵus cirkumcidis [5].
3.
(figure) (malofte) Morala trankviligilo, konsolo: la juneco metis sanigan balzamon sur la unuan vundon de ŝia koro Marta ; Beatrico […] sola havis sufiĉe da potenco por verŝi iom da konsoliga balzamo en lian kontuzitan koron [6]; en la vortoj de Ligia estis vera balzamo [7].
angle:
balm
beloruse:
бальзам
ĉeĥe:
balzám
ĉine:
1. 香膏 [xiānggāo], 药水 [yàoshuǐ], 香脂 [xiāngzhī]
france:
baume
germane:
Balsam postraza ~o: Aftershave-Balsam.
hebree:
בשמת
hispane:
bálsamo
hungare:
balzsam
japane:
バルサム, 鎮痛剤 [ちんつうざい], 慰め [なぐさめ], 苦痛を和らげるもの [くつうをやわらげるもの]
katalune:
bàlsam
nederlande:
balsem
pole:
1. balsam 2. balsam 3. balsam
ruse:
бальзам
slovake:
balzam
ukraine:
бальзам

balzama

Havanta odoron aŭ efikon de balzamo: ĉiu floro estis pli bela ol rozo, havis balzaman aromon [8]; maljuna virineto eliris […], enspiris la balzaman aeron kaj rigardis la flavajn florojn [9]; [li] incensis lin per balzamaj parfumoj [10]; kia balzama dolĉeco iras el vi renkonte al la malfeliĉa [11]; la balzama dormo falas […] sur la okulojn [12].
angle:
balsamic, balmy
beloruse:
бальзамічны
ĉeĥe:
balzamický, balzámový
france:
balsamique
germane:
balsamisch
japane:
バルサムを含む [バルサムをふくむ], 芳香性の [ほうこうせいの], かぐわしい, 苦痛を和らげる [くつうをやわらげる]
katalune:
balsàmic
nederlande:
balsem-
pole:
balsamiczny
ruse:
бальзамический
slovake:
balzamový
ukraine:
бальзамічний

balzamado

Preparado, parfumado per balzamo: pasis super li kvardek tagoj, ĉar tiel longe daŭras la tagoj de balzamado [13]; la katojn la piuloj donis al la paraŝitoj por balzamado [14]; mi petos la Egipton dungi min kiel helpanton ĉe la balzamado [15].
beloruse:
бальзамаваньне
france:
enbaumement
germane:
Einbalsamieren
ruse:
бальзамирование

balzamisto

Enbalzamigisto: la reĝo […] ordonis al mi venigi ĉi tien lian propran balzamiston [16].
beloruse:
бальзамоўшчык
ĉeĥe:
balzamovač
france:
embaumeur
germane:
Balsamierer
katalune:
embalsamador
ruse:
бальзамировщик
slovake:
balzamovač

balzami, enbalzamigi

(tr)
Enŝmiri, konservi per balzamo: la kuracistoj balzamis Izraelon [17]; la libro […] estas skribita tuta en la ĉambro, kie oni enbalzamigas la mortintojn [18].
angle:
embalm
beloruse:
бальзамаваць
ĉine:
使永存 [shǐyǒngcún]
france:
embaumer (conserver dans un baume)
germane:
einbalsamieren
hebree:
לחנוט
hispane:
embalsamar
hungare:
bebalzsamoz
japane:
, 芳香を添える [ほうこうをそえる]
katalune:
embalsamar
nederlande:
balsemen
pole:
balsamować
ruse:
бальзамировать, забальзамировать, набальзамировать
slovake:
balzamovať
ukraine:
бальзамувати

enbalzamigisto

Homo profesie preparanta precipe kadavrojn por konservo per balzamo kaj eventuale aliaj procedoj: la enbalzamigistoj elprenis la korpon de Ramzes XII [12a] el la soda bano [19].
beloruse:
бальзамоўшчык
france:
embaumeur
germane:
Einbalsamierer
katalune:
embalsamador
ruse:
бальзамировщик
ukraine:
бальзамувальник

administraj notoj