tradukoj: be cs de el en fr pl sk

Aten/o

Ateno  

1.  
NT GEOGPOL Nuna ĉefurbo de Grekujo, loĝata jam de 5000 jaroj: Paŭlo atendis ilin en Ateno, lia spirito ĉagreniĝis en li, kiam li vidis la urbon idolplena [1]; li foriris el Ateno kaj alvenis en Korinton [2].
2.  
FK MIT En la helena mitologio, diino de la saĝeco, strategio, batalo kaj artoj, patronino de la urbo Ateno, nomita laŭ ŝi: alvenis al li el ĉielo la diino Ateno, sendita de Hero blankmana FK ; dume kateni minacis lin ĉiuj aliaj: Hero kaj Posejdono kaj ankaŭ Palas-Ateno FK .

Atenoj  

(arkaismo)
HIS La urbo Ateno: la spirite kaj korpe plej rimarkinda viro de Atenoj [3]; veturu al la Graŭbinda lando, ĝi estas la Atenoj de la nuntempaj friponoj [4].

atenanoj

Enloĝanto de Ateno : ĉiuj Atenanoj kaj la tie loĝantaj fremduloj pasigadis la tempon ĉe nenio alia, krom diri aŭ aŭdi ion plej novan [5]; li leviĝis de la benko de la rigardantoj kaj prezentis sin, por ke la ridantaj Atenanoj povu kompari, ĉu li kaj lia karikaturo sur la scenejo estas similaj unu al la alia [6].

tradukoj

anglaj

~o 1.: Athens; ~o 2.: Athena.

belorusaj

~o 1.: Атэны.

ĉeĥaj

~o 1.: Atény.

francaj

~o 1.: Athènes; ~o 2.: Athéna.

germanaj

~o 1.: Athen; ~o 2.: Athene; a~anoj : Athener.

grekaj

~o 1.: Αθήνα.

polaj

~o 1.: Ateny.

slovakaj

~o 1.: Atény.

fontoj

1. La Nova Testamento, La agoj 17:15
2. La Nova Testamento, La agoj 17:34
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
5. La Nova Testamento, La agoj 17:21
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro


ℛevo | datumprotekto | aten.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.8 2020/07/05 20:32:37