zen/o EncJap

zeno

BUD
Ĉindevena, ekde 1192 japana, budaisma skolo favoranta personan, intuan sperton pli ol tradicion kaj raciemon, konata ankaŭ pro sobrisma influo al japanaj artoj: dum la festivalo eblas viziti Zen-ĝardenon aŭ ĉeesti kurseton pri bonsajo-arbetoj [1]; en usona zen-centro instruisto estis invitita por doni kurson [2]; de la ĉina sektofondinto K’uoan aperis la zen-a verko La Dek Bildoj de Bovpaŝtado [3].
1. Monato, Garvan Makaj: Monda kulturo apud la maro, 2010
2. Monato, Christian Declerck: Spirituala materialismo, 2009
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
angle:
Zen
beloruse:
дзэн, дзэн-будызм
bulgare:
зен
ĉeĥe:
zen, zenový buddhismus
ĉine:
禅, tr. 禪 [chán]
france:
zen (subst.)
germane:
Zen
hispane:
zen
hungare:
zen
itale:
zen (filosofia/dottrina)
japane:
[ぜん]
katalune:
zen
portugale:
zen, zen-budismo
ruse:
дзен, дзен-буддизм
slovake:
zen, zenový budhizmus
ukraine:
дзен

zenismo

Praktikado de la zena vojo de budaismo: Daitoo-Kokuŝi (1282-1337), japana fama bonzo de zenismo kaj fondinto de Daitoku-templo [4].
4. T. Nakamura: Enciklopedieto japana, artikolo „ĉanojo“, p. 35-36a
beloruse:
дзэн-будызм
france:
zen (subst.)
germane:
Zazen
hungare:
zen buddhizmus
itale:
zen (pratica religiosa)
japane:
禅宗 [ぜんしゅう]
katalune:
pràctica zen
portugale:
zen, zen-budismo
ruse:
дзен-буддизм
slovake:
zen

administraj notoj